Nobel-premiitoj aprobintaj, studintaj aŭ uzintaj Esperanton

Nobelpremiitoj kaj Nobelmemorpremiitoj studintaj aŭ uzintaj Esperanton, kaj aliaj kun aliaj rilatoj al la lingvo. La listoj estas malkompletaj.

Premiitoj studintaj (+) aŭ uzintaj (*):

Jaro E-o Nomo Vivojaroj Lando Premio pri Komento
1906 * Siro Joseph Thomson 1856–1940 Britio Fiziko
1909 + Wilhelm Ostwald 1853–1932 Germanio Kemio
1911 * Alfred Hermann Fried 1864–1921 Aŭstrio-Hungario Paco
1913 + Rabindranath Tagore 1861–1941 Barato Literaturo
1914 + Róbert Bárány[1] 1876–1936 Aŭstrio-Hungario Fiziologio aŭ medicino
1954 + Linus Pauling 1901–1994 Usono Kemio Krome 1962 Nobelpremio pri paco.
Lernis 15–jara, ankoraŭ sciis en 1991[2]
1957 * Daniel Bovet 1907–1992 Svisio Fiziologio aŭ medicino
1978 * Isaac Bashevis Singer 1902–1991 Pollando/Usono Literaturo
1994 * Reinhard Selten 1930–2016 Germanio Ekonomikaj sciencoj E-movadano[3]

Premiitoj iel alie en rilato kun Esperanto:

Jaro Nomo Vivojaroj Lando Premio pri Komento
1903 Antoine Henri Becquerel 1852–1908 Francio Fiziko Ano de patrona komitato de ISAE
1904 Siro William Ramsay 1852–1916 Britio Kemio Ano de patrona komitato de ISAE
1905 Bertha von Suttner 1843–1914 Aŭstrio Paco Rekomendis E al Heinrich Arnhold
1908 Rudolf Christoph Eucken[klarigu] 1846–1926 Germanio Literaturo
1913 Henri La Fontaine 1854–1943 Belgio Paco Propono en Ligo de Nacioj
1913 Charles Richet 1850–1935 Francio Fiziologio aŭ medicino
1915 Romain Rolland 1866–1944 Francio Literaturo
1920 Charles Edouard Guillaume 1861–1938 Svisio Fiziko
1921 Albert Einstein 1879–1955 Svisio Fiziko Honora prezidanto de 3–a Kongreso de SAT
1922 Fridtjof Nansen 1861–1930 Norvegio Paco
1927 Ferdinand Buisson 1841–1932 Francio Paco
1937 Robert Cecil 1864–1958 Britio Paco
1937 Roger Martin du Gard 1881–1958 Francio Literaturo
1949 John Boyd Orr[klarigu] 1880–1971 Britio Paco
1949 Hideki Yukawa 1907–1981 Japanio Fiziko
1950 Bertrand Russell 1872–1970 Britio Literaturo
1959 Jaroslav Heyrovský 1890–1967 Ĉeĥoslovakio Kemio
1966 Alfred Kastler 1902–1984 Francio Fiziko
1969 Jan Tinbergen 1903–1994 Nederlando Ekonomikaj sciencoj
1971 Willy Brandt 1913–1992 Germanio Paco
1989 Camilo José Cela 1916–2002 Hispanio Literaturo

Hannes Alfvén, premiito pri fiziko 1970, kaj Linus Pauling estis honoraj prezidantoj de la Universala kongreso 1972 en Portlando, Usono.[4]

Vidu ankaŭ redakti

  • Selma Lagerlöf, nobelpremiito pri literaturo en 1909, tradukita al esperanto

Fontoj redakti