La Nobla Okobla Vojo (Sanskrito: Āryāṣṭāṅgamārga; Palio: Ariyo Aṭṭhaṅgiko Maggo) estas unu el la ĉefaj instruoj de la Buddo. Ĝi estas ankaŭ konata kiel la „Meza Vojo“ kaj ĝia celo estas la atingo de arahantaco. Ĝi kontrastas kun la Bodisatva Vojo de mahajana buddismo, kies celo estas la atingo de buddeco.

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

La Nobla Okobla Vojo estas vojo kiu konsistas el ok konceptoj:[1]

  1. Ĝusta rigardado,
  2. Ĝusta pensado,
  3. Ĝusta parolado,
  4. Ĝusta agado,
  5. Ĝusta vivtenado,
  6. Ĝusta strebado,
  7. Ĝusta atentado,
  8. Ĝusta koncentrado.
La Darmorado, ofte uzita por reprezenti la Noblan Okoblan Vojon.

La Nobla Okobla Vojo estas la kvara de la Kvar noblaj veroj instruitaj de la Buddo kaj montras la vojon al la ĉesigo de dukkha (sufero, doloro, malfeliĉo). Ĝi estas uzita por kapabli vidi la veran naturon de realo, atingi liberecon el la ciklo de renaskiĝoj kaj atingi nirvanon.

En Buddisma simbolismo, ĝi estas reprezentita per la Darmorado (dharmachakra), kies ok spokoj prezentas la ok elementojn de la Vojo.

Triobla Divido redakti

La Nobla Okobla Vojo estas kelkfoje dividita en tri bazajn konceptojn:[2]

Divido Faktoroj
Saĝo (Sanskrito: prajñā, Palio: paññā) 1. Ĝusta Rigardado
2. Ĝusta Pensado
Moralo (Sanskrito: śīla, Palio: sīla) 3. Ĝusta Parolado
4. Ĝusta Agado
5. Ĝusta Vivtenado
Koncentro (Sanskrito kaj Palio: samādhi) 6. Ĝusta Strebado
7. Ĝusta Atentado
8. Ĝusta Koncentrado
 
La Nobla Okobla Pado lernigita de Budho laŭ la Palia Kanono.


Referencoj redakti

  1. Vetter, Tilmann (1988), The Ideas and Meditative Practices of Early Buddhism, BRILL, (ISBN 90-04-08959-4) 
  2. Thanissaro Bhikkhu. Culavedalla S.