Castrillo de Cabrera

(Alidirektita el Noceda de Cabrera)

Castrillo de Cabrera [kasTRIljo dekaBREra] (Castriellu de Cabreira, en leona lingvo) estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Cabrera, en la sudokcidento de la provinco. Castrillo de Cabrera estas etimologie rilatebla al Fortikaĵeto de Kaprejo; tiukadre aperas du kaproj en la blazono. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan.

Castrillo de Cabrera
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24742
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 106  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 6° 33′ U (mapo)42.340277777778-6.5441666666667Koordinatoj: 42° 20′ N, 6° 33′ U (mapo) [+]
Alto 1 062 m [+]
Areo 115,87 km² (11 587 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castrillo de Cabrera (Provinco Leono)
Castrillo de Cabrera (Provinco Leono)
DEC
Castrillo de Cabrera
Castrillo de Cabrera
Situo de Castrillo de Cabrera
Castrillo de Cabrera (Hispanio)
Castrillo de Cabrera (Hispanio)
DEC
Castrillo de Cabrera
Castrillo de Cabrera
Situo de Castrillo de Cabrera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castrillo de Cabrera [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; La Cabrera plej sudokcidente, helverde.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Castrillo de Cabrera, Marrubio, Noceda de Cabrera, Nogar, Odollo kaj Saceda, okupas totalan areon de 115,87 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 108 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 141 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de La Cabrera estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti