Nods BE

komunumo de Svislando
- La mallongigo BE en Nods BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Nods.


Nods (malnova germanlingva nomo Nos) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto La Neuveville kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 746 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Nods
Blazono de Nods
Blazono de Nods
Blazono de Nods
Vilaĝa placo de Nods
Vilaĝa placo de Nods
Vilaĝa placo de Nods
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 La Neuveville
Geografia situo CH1903: 572930 / 218316 (mapo)47.1152777777787.0819444444444Koordinatoj: 47° 7′ N, 7° 5′ O; CH1903: 572930 / 218316 (mapo)
Nombro de loĝantoj 746
Areo 26,63 km²
Alteco 885 m super marnivelo
Poŝtkodo 2518
Komunumkodo 0724
Mapo de Nods
Mapo de Nods
Mapo de Nods
vdr

Geografio redakti

Nods situas sur la altebenaĵo de la Monto de Diess (en la germana lingvo Tessenberg) sur alteco de 885 m s.m. alte super la Lago de Bielo sude la ĵurasa montoĉeno Chasseral. La komunumo konsistas el la vilaĝo Nods kaj la vilaĝetoj Les Combes (sur alteco de 860 m s.m. sur la suda deklivo de Chasseral) kaj La Praye (sur alteco de 806 m s.m.), kaj diversaj izolitaj bienoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 1607 m s.m. sur la kulmino de Chasseral.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 26,63 km², de kiuj 51,6% estas kovritaj de arbaro, 45,0% servas por agrikulturo kaj 3,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Nods limas en nordo (de okcidento al oriento) al Villeret, Cormoret, Courtelary, Cortébert kaj Corgémont, en nordnordoriento al Orvin, en nordoriento al Lamboing, en oriento al Diesse, en sudoriento al Prêles, en sudokcidento al Lignières (NE), kaj en okcidento al Val-de-Ruz (NE).

Trafiko redakti

Nods situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas pere de la tri kurvoriĉaj vojoj n-ro 1324 de La Neuveville, 1325 de Neŭŝatelo kaj 1384 de Saint-Imier trans la Chasseral-Pasejo. Per poŝtaŭtolinio al La Neuville la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De 1963 ĝis 1993 funkciis seĝtelfero de Nods al la kulmino de Chasseral.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Nods datiĝas el la jaro 1255 kiel Nos. Dum mezepoko Nods unuflanke apartenis al la Grafoj de Neŭŝatelo kaj Nidau, kiun sekvis la urba ŝtato Berno, kaj aliflanke ala princepiskopo de Bazelo. Dum la malnova reĝimo ĝis la franca revolucio la komunumo apartenis al la Senjorujo Tessenberg. Post la Franca Revolucio de 1797 ĝi ek de 1798 ĝis 1815 apartenis al Francio, unue al la departemento Mont-Terrible kaj poste al la departemento Haut-Rhin. Per la Viena Kongreso de 1815 ĝi estis atribuita al Kantono Berno kaj une atribuita al la distrikto Erlach kaj ek de 1846 al la distrikto La Neuveville, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berna Ĵuraso.[3]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj signifoj de Nods

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti