Nokto de l' migranto

(Alidirektita el Nokto de l’migranto)

Nokto de l' migranto estas fama poemo de Goethe enmelodiigita de Franz Schubert. Ĝi estis skribita krajone sur ligna muro de montarkabano dum tipa migrado de la juna Goethe. 60 jarojn poste la maljuna kaj baldaŭ mortonta Goethe ree vizitis tiun kabanon kaj plorante renetigis sur la muro la vortojn de li skribitaj tiom longe for.

Originala teksto redakti

Über allen Gipfeln
ist Ruh,
in allen Wipfeln
spürest du
kaum einen Hauch;
die Vögelein schweigen im Walde,
warte nur, balde
ruhest du auch!

Esperantigo redakti

Super ĉiaj suproj
Kvietas
Inter ĉiuj branĉoj
eksentas
Ne eĉ spiron vi
Birdetoj silentas en arbar’
Nur atendu: baldaŭ
Ankaŭ ripozos vi!

(esperantigis r. Platteau)