Nombrosistemo estas simbola metodo por skribi nombrojn per finia aro da signoj (ciferoj). Oni povas kombini tiujn signojn laŭ diversaj manieroj por prezenti grandajn nombrojn.

Bona nombrosistemo devas

  • provizi ĉiun nombron (entjeronreelon) je simbola prezento;
  • difini unikan aŭ almenaŭ norman prezenton por ĉia tia nombro;
  • per taŭga nombroprezento klare montri aritmetikan kaj algebran strukturon de la nombroj, por faciligi manipuladojn per ili.

La nombrosistemojn eblas klasi kiel poziciajn, nepoziciajn kaj miksitajn.

Unuuma sistemo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unuuma nombrosistemo.

Unuuma sistemo estas la plej primitiva sistemo. En ĉi tiu sistemo estas nur unu signo (ekz-e 1, aŭ vorto "haŭ"). Laŭ ĉi tiu sistemo sekvaj nombroj estas skribataj per ripetado de signo. ekz. la nombro 3 (en dekuma sistemo) estas 111, kaj 8 estas 11111111. Tiu sistemo estis uzata de Pigmeoj.

Sistemoj adicia kaj pozicia redakti

Pli komplikitajn ciferecajn sistemojn oni povas dividi en:

  • Adicia, en kiu nombroj legeblas per sumado de sekvaj simboloj (ekz. se "X" = 10, "V"=5, "I"=1 tiam XVI = 10+5+1 = 16). Adicia dekuma sistemo estis la egipta sistemo, en kiu oni uzis diversajn signojn por sekvaj potencoj de dek ĝis la sepa potenco.
  • Pozicia, kiu havas nur simbolojn por kelkaj malplej grandaj naturaj nombroj: 0, 1, 2, ... g-1, kie g estas la bazo de la sistemo. Ciferoj estas en vico: la loko en vico indikas potencon de la bazo, kaj la cifero mem estas multiplikanto.

Pozicia nombrosistemo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pozicia nombrosistemo.

Aliaj nombrosistemoj redakti

Vidu ankaŭ redakti