Kontrolata devennomo

(Alidirektita el Nomo de Regata Origino)

En Francujo, Kontrolata devennomo (france Appellation d'Origine Controlée, AOC) estas kvalifiko-sistemo pri agrikulturaj produktaĵoj; interalie vino, fromaĝo kaj butero. La kvalifiko temas pri iliaj produkto-procezoj kaj kvalitoj de produktaĵoj.

Papriko kun AOC-etikedo de Espelette

En la EU-leĝaro, AOC nomiĝas AOP por Appellation d'Origine Protégée, kiun oni povas traduki per Atesto de Origino Protektata aŭ "Protektata nomo de origino".

Franca leĝo malpermesas vendadon de ne-kvalifikitajn produktaĵojn per AOC. La sistemon regas, Institut National des Appellations d'Origine (INAO).

Ĉiuj produktaĵoj kvalifikitaj de AOC portas AOC-etikedon. Oni ne povas uzi nomon saman al AOC por aliaj produktaĵoj. Se AOC-produktaĵo portas nomon de loknomo, la etikedo portas poŝtkodon.

Reguloj de AOC por ĝeneralaj produktaĵoj redakti

Per tiu pruvo de deveno, la produktistoj pliprestiĝigas la varon. Krom la landa kondiĉo, originnoma produktado devas sekvi regulojn pri ingrediencoj, labormanieroj, etikedoj kaj kvantoj.

Historio redakti

En 15-a jarcento, la franca parlamento dekretis regulon pri rokforto. Ĝi estas la originala koncepto de AOC. En 1905, oni faris "leĝon pri kontraŭbatali falsadon de materialo". En 1919 oni faris "leĝon pri protekto de origino". Je 30-a de julio, oni establigis INAO-on sub Ministerio pri Agrikulturo, kiu regas nomon de AOC. En post du jaroj la establo, Barono Pierre Le Roy akiris Côtes du Rhône kiel AOC.

Areo de AOC-produktejo tre varias. Iuj AOC havas grandan regionon kun klimato-kondiĉo aŭ grundo-kondiĉo dum aliaj havas etan areon. Ekzemple, Côtes du Rhône havas 40 000 hektarojn de vinberejo, aliflanke Château Grillet havas nur 4 hektarojn.

AOC por vinoj redakti

AOC-vinoj portas etikedon kun indiko "Appellation Contrôlée" aŭ "Appellation d'origine (produktejo) Contrôlée". La "produktejo" portas nomon de loknomoj; ekz. Ĉampano. Etikedoj de Burgonjaj vinoj portas ankaŭ nomon de vinberejo; ekz. Romanée-Conti. Fama estas la Bordoza vino.

Aro da reguloj por AOC redakti

  1. Produktejo: vino devas esti produktata el vinoj de tia produktejo.
  2. Vinraso
  3. Plejmalalta procentoj de alkoholo
  4. Plejmulta rikoltokvanto
  5. Kultivo
  6. Pritondo
  7. Vinofaro
  8. Maturo
  9. Drinktesto.

Sistemoj de geografia identigo redakti