Nomoj de Aziaj Landoj

Toponimio > Landnomoj > Nomoj de Aziaj Landoj kaj Regionoj


ArmenioRedakti

La diversaj formoj de la landnomo devenas de la armenaj tribnomoj - arme, hajasa kaj suhme. En la eŭropaj lingvoj - Armenia k.s., nacilingve - Hajastan.

AzerbajĝanoRedakti

En la 9a jc a.K. sur la teritorio de la lando ekzistis Romana provinco Medio Atropatena aŭ simple Atropatena, laŭ la nomo de reganto. Ĝia misformita arabigita varianto estas Adrabadan, Aderbadagan, de kie venis nuna nomo Azerbajĝan.

BangladeŝoRedakti

Nacilingve - Bangladesh, 'lando de la bengaloj'.

BaratoRedakti

La landnomo en la hinda lingvo, kaj en multaj aliaj Barataj lingvoj, estas Bharat. Ĝi devenas de la nomo de la Arja malnovhinda tribo baratoj, kiuj en la 6a jc a.K. kreis fortan ŝtaton. Ĝia internacie pli konata nomo "Hindio" (India k.s.) devenas de la rivero Indus (Sanskrite Sindhu ).

BirmoRedakti

La nacilingva nomo, Myanma, devenas de la vortoj: mien - forta kaj ma - honora.

ButanoRedakti

La nacilingva nomo estas DzongkhaDruk Yul. La tibetanoj ĝin nomas Brug (Yul), Lho Brug, Mon.

ĈinioRedakti

Tiu nomo devenas de la dinastio Cin. La ĉinoj ĝin nomas Ĉungŭo, t.e. meza(j) ŝtato(j).

FilipinojRedakti

En 1542-45 ĉi tie albordiĝis ekspedicio de la hispano R. L. Villalovos, kiu donis nomon al la insuloj laŭ honoro de la hereda princo de Hispanio, Filipo.

IndonezioRedakti

La nomo estis donita de germana vojaĝanto A. Bastien en 1884. En la greka lingvo Indos Nesos signifas "Hindaj insuloj".

JapanioRedakti

La japana nomo Nihon (aŭ Nippon) estas skribata per 2 ĉinaj signoj, de kie la unua signifas "suno", kaj la dua - "radiko". De tie oni prenis la simbolesprimon por Japanio: 'La lando de la leviĝanta suno". Eŭropajn nomojn oni ricevis per alia elparolo de tiuj signoj, pli simila al la Ĉina lego Riben. En la korea oni legas tiujn signojn kiel Ilbon.

KartvelioRedakti

Nacilingve - Sakartvelo, t.e. lando de kartveloj, de la antikva tribnomo - kartu, kardu, ĥaldu. Malsamaj nomoj de Kartvelio.

Koreio, Sud-Koreio, Nord-KoreioRedakti

Devenas de la nomo de mezepoka ŝtato Koryo (935-1392). La koreaj ĝin nomas ĝin Hangug ("lando de la koreoj"), kaj ankaŭ Ĉoson ("matena beleco" aŭ "lando de matena freŝeco"), Post ekrego de la Li-dinastio ĝi estis nomita Taehan.

LaosoRedakti

Laŭ la nomo de unu el ĉefgentoj, la laŭoj ("lao").

MaldivojRedakti

Sanskrite: mal - mil, diva - insulo.

MongolioRedakti

Laŭ la etnonomo mongoloj, konata laŭ ĉinaj fontoj (7-10 jc a.K.) kiel mengu, mengu-li, men-va. Aliaj nomoj: Menggu (ĉina); Sog Po, Sog Yul (tibeta); Mongoru (japana).

NepaloRedakti

En la malnovhinda lingvo "lando ĉe malsupro de monto".

PakistanoRedakti

La landnomo en Urduo signifas "sankta lando", "pura lando".

SingapuroRedakti

La landnomo en Sanskrito signifas "urbo de leono": singha = "leono", pore = "urbo".

TajlandoRedakti

Laŭ la nomo de la ĉefgento, la tajoj. La landnomo ŝanĝiĝis kelkfoje. De mezepoko ĝis 1939 ĝi nomiĝis Siamo (Siam, sanskrite Sayam - "malhelhaŭta"). La loĝantoj de lando mem nomis ĝin Muangtay - 'lando de liberaj homoj'. De 1939 la oficiala nomo estas Thayland - "lando de la tajoj". La vorto Thay signifas "libera".

VjetnamioRedakti

La vorto viet estas vjetnama prononco de ĉina signo, kies signifoj estas "fore de", "transiri", "preteriri". Tiel ĝi indikas landon fore de Ĉinio. La vorto nam signifas 'suda'.