Nora Moerbeek-Bartels

nederlanda esperantisto
(Alidirektita el Nora Bartels)

Nora MOERBEEK-BARTELS (naskiĝis en 1930, mortis la 17-an de marto 1998 en Beverwijk) estis nederlanda esperantisto. Ŝi estis dumviva membro de UEA, delegito pri blindulaj aferoj kaj Esperanto-instruado, kaj mecenato de ĉinaj esperantistoj.

Nora Moerbeek-Bartels
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1930 (1930-08-21)
Morto 17-an de marto 1998 (1998-03-17) (67-jaraĝa)
Lingvoj Esperantonederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Rob Moerbeek
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperanta vivo redakti

Tre aktiva en la blindula medio esperantista, Moerbeek-Bartels en la 1970-aj jaroj estis sekretario de NOSOBE, la nederlanda societo de esperantistaj vidhandikapitoj, kasisto (1983-1989) kaj sekretario (1992-1998) de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, redaktoro de ties revuo Esperanta Ligilo. Ŝi prezidis Tutmondan Asocion de Esperantistaj Nefumantoj.

Tradukoj redakti

Moerbeek-Bartels el la nederlanda en Esperanto tradukis la popularajn Anne Frank ne estis de hieraŭ (1988) kaj Taglibro de Anne Frank (1997) kaj, el Esperanto en la nederlandan, la romanon Sur Kampo Granita de Istvan Nemere (Op een Veld van Graniet, 1997).

Honorigoj redakti