Norbert Németh
Norbert Németh [nEmet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh Norbert estas hungara kuracisto, komponisto.
Norbert Németh | |
---|---|
Norbert Németh | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1975 (48-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Norbert Németh [1] naskiĝis la 21-an de decembro 1975 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Norbert Németh akiris medicinan diplomon en Universitato de Debrecen en 2000, poste plurajn medicinajn fakdiplomojn kaj ekonomian diplomon ĝis 2015, intertempe en 2004 sciencan gradon PhD. La habilitiĝo okazis en 2011, li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 2017. Li estas docento en la menciita universitato, katedrestro ekde 2013.
Lia alia profilo estas la komponado, kiun li komencis en aĝo 12. Li studis muzikon private kaj libertempe. Ankaŭ liaj koncertoj okazas libertempe. Li ricevis premiojn inter 1998 - 2014.
Elektitaj koncertoj redakti
- Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Vár) (2000)
- Pekino (2009)
- Kievo (2011)
- Teatro Csokonai (Debrecen) (2012)
Elektitaj komponaĵoj redakti
- Quoddam lucidus est (por piano, 1994)
- Scherzo minuto (por blovinstrumentoj, 1995)
- Opening to Eger (por 2 trumpetoj, orgeno, 1997)
- Laudate Dominum (por mezosoprano, violono, orgeno, 1997)
- Sirályok a szabadság egén (por simfonia orkestro, 2000)
- Hazug románc (triakta opero 2001)
- Három aquarell (por klarneto, 2004)
- Vocalise (por baritono, 2007)
- Laudatio (por orgeno, 2009)
- Laudatio Symphonica Universitatis Debreceniensis (por simfonia orkestro, 2011)
- Nyárutó (por blovinstrumentoj, 2012)
Elektitaj medicinaj fakartikoloj redakti
- Modulation of micro-rheological and hematological parameters in the presence of artificial carotid-jugular fistula in rats (kunaŭtoro, 2018)
- Microcirculation (kunaŭtoro, 2018)
- Experimentál models of sepsis (kunaŭtoro, 2018)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ http://old.surgres.med.unideb.hu/hu/node/165[rompita ligilo]