Nord

franca departemento
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri departemento de Francio. Por informoj pri departemento de Haitio, vidu la artikolon Departemento Nord (Haitio).

Nord [nɔʁ] estas la plej norda el la departementoj de Francio. Ĝi apartenas al la regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche). Ĝi etendiĝas sur 5 743 km² kaj estas la plej loĝata departemento kun 2 587 128 loĝantoj. La ĉefurbo estas Lilo / Lille. La departemento entute enhavas 648 komunumojn.

Nord
Insigno de Nord
Situo de Nord
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Hauts-de-France
Numero 59
Prefektejo Lilo / Lille
Subprefektejoj Avesnes-sur-Helpe
Cambrai
Douai
Dunkerque
Valenciennes
Prezidanto de la
departementa konsilio
Jean-René Lecerf
Prefekto Jean-François Cordet
Statistikaĵoj
Loĝantaro 2 611 293 (2021)
Areo 5 742,8 km²
Loĝdenso 455 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 6
Kantonoj 41
Komunumaroj 20
Komunumoj 648
vdr

Geografio redakti

Nord havas landlimojn kun la departementoj Pas-de-Calais, Aisne kaj Somme, sed ankaŭ kun Belgio.

 
Mapo

Naturaj kaj historiaj regionoj redakti

Esperanto-movado redakti

La unua esperantisto en la regiono estis konjekteble Firmin Durieux en 1898. La unuaj E-kluboj estis fonditaj en 1902 (en Lilo, Bulonjo-ĉe-Maro kaj Saint-Omer).

Hodiaŭ ekzistas ekzemple asocio Lille Villeneuve Espéranto (retejo arkvigita laŭ stato de marto 2010, sed la asocio mem daŭre aktivas kaj interalie kungastigis la UKon de 2015).

Administrado redakti

En la departemento Nord estas 648 komunumoj, 2 urbaj komunumoj (communautés urbaines), 5 kunurbaj komunumoj (communautés d'agglomération) kaj 13 komunumaj komunumoj (communautés de communes).

La departemento Nord estas administre dividita en ses arondismentojn, ĉiun kun subprefektejo.

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti