Nordĉina dialektaro

grupo de varioj de la ĉina lingvaro en norda kaj sudokcidenta Ĉinio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la grupo de la norda kaj sud-okcidenta ĉinaj dialektoj. Por informoj pri la oficiale parolata norma ĉinlingvo (Putonghua/Guoyu), vidu la artikolon Norma ĉina lingvo.

La nordĉina dialektaro normĉine běifānghuà (北方话 laŭ simpligita skribo, 北方話 laŭ tradicia skribo) estas aro da dialektoj kutime grupitaj kiel unu lingvo de lingvosciencistoj. Ili estas parolataj precipe en la norda kaj sud-okcidenta partoj de Ĉinio, kaj al ili apartenas interalie

Nordĉina dialektaro
Mapo
lingvo
ĉina lingvo
Parolantoj 918 000 000
Skribo ĉina skribo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 cmn
  Glottolog mand1415
Angla nomo Mandarin
Franca nomo mandarin
vdr

Subgrupoj de la nordaj dialektoj estas la nord-orienta dialektaro (interalie parolata en Pekino) kaj la nord-okcidenta dialektaro.

Laŭ Ethnologue, en la jaro 2000 estis 845 456 760 denaskaj parolantoj de nordĉinaj dialektoj, kaj 178 000 000 dualingvaj parolantoj. Ĉar oni konsideras la dialektaron kiel unu lingvon, temas pri la plej multe parolata lingvo en la mondo.

Unusola ĉina norma lingvo redakti

La mandarena, nomata hodiaŭ putonghua, [signifas komuna lingvo] servas kiel lingvofrankao en Ĉinio, ebligante al parolantoj de diversaj ĉinaj lingvoj komunikiĝi unu kun la alia. La lando restis lingve diverseca ĝis la 1990-aj jaroj, kiam la putonghua estis aprobita kiel la ĉefa instruilo en lernejoj[2] malfavora al la kantona, kiu estas pli proksima al la klasika ĉina en sia prononco kaj iom da gramatiko. Kontraŭe la normĉina putonghua kiu estas miksaĵo de nordaj dialektoj forte influitaj de la manĉura kaj la mongola[3].

Oficiala lingvo de Ĉinio redakti

La plej parolata ĉina lingvo, la norma ĉina norma lingvo (Putonghua), antaŭe nomata la mandarena, estas la oficiala lingvo de Ĉinio. La centra registaro donas specialan eminentecon al la norma ĉina en ĉiuj niveloj de registarado kaj en la eduksistemo, kaj eĉ patronas la eksterlandan instruadon de la norma ĉina. Pli ol duoble da ĉinoj parolas ĉi tiun ĉinan varianton ol ĉiujn aliajn lingvojn, lingvaĵojn aŭ dialektojn kombinite. Tial, iuj ofte nomas la norman ĉinan simple "ĉina lingvo".

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Oni notu, ke en la ĉina lingvo mem ne estas iu ekvivalento al la esprimo "mandarena lingvo". Oni klare distingu, ĉu oni parolas pri la norma ĉina lingvo aŭ ĉu oni parolas pri la nordĉina dialektaro (běifānghuà).
  2. (eo + alilingvaj versioj) Oiwan Lam, La kaŭzoj de estiĝo de la mito pri la kantona kiel pli aŭtentika ĉina lingvo - La diskutoj pri aŭtentikeco estas reago al kultura entrudiĝo, Global Voices, la 18-an de junio 2023, alirite la 29-an de junio 2023.
  3. (en) Cantonese almost became the official language, South China Morning Post, la 6-an de oktobro 2009, alirite la 29-an de junio 2023.