Nordĝermana lingvaro

subfamilio de la ĝermana lingvaro, kiu enhavas la danan, norvegan, svedan, feroan kaj islandan lingvojn

La termino nordĝermana lingvaro respektive skandinava lingvaro ne inkluzivas ĉiujn lingvojn parolatajn en Skandinavio, sed nur tiujn, kiuj devenas de la norda vario de la ĝermana lingvo parolita en la regiono dum la unua jarmilo post Kristo. Inter la nuntempe ankoraŭ vivaj lingvoj temas pri

Dum la feroa kaj islanda lingvoj evoluis relative izolite, pro la insula situo de siaj loĝantoj, kontraste la dana, norvega kaj sveda lingvoj ĝis antaŭ nelonge estis tiom interkompreneblaj ke ŝajnis esti nur tri variaĵoj de unu sola skandinava lingvo. Dum la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento la malsimilaĵoj kreskis, precipe inter la dana kaj la aliaj du. Tamen, norvegoj, svedoj kaj danoj ankoraŭ bone komprenas unu la aliajn. Tial eblas aserti, ke temas pri unu, iom-post-iome aliiĝanta dialektaro, kion oni pro potencecaj celoj oficialigis diversmaniere en la tri regnoj. Simila situacio ekestis en la 1990-oj en Balkana duoninsulo, kie oni alstrebis disigi la serbokroatan lingvon al unu lingvo serba kaj unu kroata. Vere, kvankam sufiĉe malsame sonas dialektoj dana kaj norvega, gramatike kaj vortoprovize malpli grandas la klafto ol tiu inter norda kaj suda dialektoj en Germanio.

Historia superrigardo de la nordĝermana lingvaro redakti

Praskandinavia (mortinta)

> Malnovdana (mortinta) > Dana
> Malnovsveda (mortinta) > Sveda
> Pragotlanda (mortinta) > Gotlanda
(Orient-Nordia lingvaro)
> Norena (mortinta)
> Norvega (bokmål kaj nynorsk)
> Islanda
> Feroa
> Norna (mortinta)
(Okcident-Nordia lingvaro)
 


Komparu redakti