Nord-Ĉungĉongo
provinco de Sud-Koreio
La provinco Nord-Ĉungĉongo (koree en korea alfabeto 충청북도, en ĉina skribo 忠淸北道, laŭ sistemo McCune-Reischauer Ch'ungch'ŏngbukto, laŭ la angla reviziita latinliterigo de la korea Chungcheongbuk‑do), mallongigata Ĉungbuk (buk indikas la adjektivon "norda"), estas unu el 9 provincoj de Sud-Koreio. Administra centro estas la urbo Ĉonĝuo. Laŭ la normo ISO 3166-2 la kodo de la provinco estas KR-43. La provinco kovras areon de 7 433 kvadrataj kilometroj, kaj laŭ takso de la jaro 2011 en ĝi vivis 1 588 633 loĝantoj - tio rezultigas loĝdenson de po 213 homoj laŭ kvadrata kilometro.
Provinco Nord-Ĉungĉongo
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Ĉonĝuo |
Areo | 7 433 km² |
Loĝantaro | 1 588 633 (takso de 2011) |
Loĝdenso | 213 loĝantoj/km² |
ISO-kodo | KR-43 |
La adjektivo "norda" estas iom misgvida, ĉar fakte pli temas pri la orienta parto de la historia provinco Ĉungĉongo aŭ nuna kultura regiono Hoseo.