Nord-Afriko

regiono en Afriko, konsistanta el Alĝerio, Maroko, Tunizio, kaj (laŭ difino) aliaj landoj (Libio, Egiptio, ktp.)

Oni nomas Nord-Afriko areon de la kontinento Afriko, kiu situas norde de la dezerto Saharo. Ĝi entenas la Magreb-ŝtatojn kaj Egiption kaj laŭ kelkaj difinoj ankaŭ Sudanon.

Nord-Afriko
Mondregiono
regiono • kultura regiono [+]

LandoAfriko
- koordinatoj30° 26′ 27″ N, 9° 40′ 54″ O (mapo)30.4407416666679.6817138888889Koordinatoj: 30° 26′ 27″ N, 9° 40′ 54″ O (mapo)


Nord-Afriko (Tero)
Nord-Afriko (Tero)

Nord-Afriko (Alĝerio)
Nord-Afriko (Alĝerio)
DEC

Map
Nord-Afriko
Vikimedia Komunejo:  North Africa [+]
vdr

La kontaktoj inter Nord-Afriko kaj Nigra Afriko estas baritaj pro la granda dezerto, la komerco okazas ĉefe preter la Orienta kaj Okcidenta bordo de la kontinento kaj tra la Nilo. Tiu estis ankaŭ konkera linio de islamo.

La plimulto de la Nord-Afrikanoj estas aŭ islamkredantaj arabojberberoj (aŭ menciinde koptoj, kristanoj).

Kelkaj Nord-Afrikaj landoj kiel Egiptio ofte estas alkalkulataj kiel landoj de Mez-oriento.

Ŝtatoj de Nord-Afriko redakti

Oni kelkfoje taksas Etiopion, Eritreon kaj Maŭritanion al tiu regiono. Sed kutime oni taksas Eritreon kaj Etiopion Orient-Afrika kaj Maŭritanion kiel Okcident-Afrika ŝtato.

Historio redakti

Origine loĝis en granda parto de Nord-Afriko nigruloj, kiel la rokaj pentraĵoj de Saharo tion montras; sed ili migris suden, orienten, okcidenten pro elsekiĝo de la Saharo.

La vera historio de Nord-Afriko komenciĝas per historio de Antikva Egiptio, kaj kunligita kun historio de Kartago kaj la konkeroj de la Romia imperio. Menciindas ankaŭ la vandaloj kaj kelkaj aliaj popoloj kiuj dum popolmigrado tra Ĝibraltaro alvenis en Nord-Afrikon kaj tie setlis.

Post 632, morto de profeto Mahometo, venis Nord-Afriko sub islaman influon.

En la malfrua mezepoko, la regiono subjugiĝis - krom Maroko - al la Osmana Imperio. Post la 19-a jarcento la teritorio iĝis koloniigita fare de Francio, Britio, Hispanio kaj Italio.

Bildgalerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti