Nord-Saskaĉevano (rivero)

rivero en Kanado

La rivero Nord-Saskaĉevano (anglalingve North Saskatchewan River, france Rivière Saskatchewan Nord) estas grava rivero en la okcidenta parto de Kanado, sume 1287 kilometrojn longa. Ĝi fontas en la Roka Montaro, fluas direkte al oriento, tra la kanada provinco Alberto ĝis la centra parto de Saskaĉevano. Tie ĝi unuiĝas kun la rivero Sud-Saskaĉevano por konsistigi la riveron Saskaĉevano, kiu poste enfluas en la lagon Vinipegon. Kun la rivero Sud-Saskaĉevano, la akvokolekta areo de la du riveroj kovras plimulton de la ebenaĵaj regionoj de mez-Kanado, kaj eĉ atingas pli okcidente la nordan Montanon en Usono.

Nord-Saskaĉevano
Mapo
Mapo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 287 km
Akvokolekta areo 122 800 km²
Averaĝa trafluo 238 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 080 m
- Koordinatoj 52° 9′ 22″ N, 117° 10′ 54″ U (mapo)52.156111111111-117.18166666667
Enfluejo Saskaĉevano
- Alteco 380 m
- Koordinatoj 53° 14′ 7″ N, 105° 4′ 58″ U (mapo)53.235277777778-105.08277777778
Altecodiferenco 1 700 m
Geografio
Alfluantoj glaĉero Saskaĉevano en la Roka Montaro
Map
Nord-Saskaĉevano
Kategorio:Riveroj en Saskaĉevano
vdr

Interalie, la rivero pasas la urbon Edmontono, la ĉefurbo de la kanada provinco Alberto. Historie ĝi havis gravan rolon en la homa setligo de la kanada okcidento.

artefarita akvofalo de la ponto High Level dum flosa konkurso sur la rivero

Vidu ankaŭ redakti