Nord-Stavropolo-Pelagiada minejo

Nord-Stavropolo-Pelagiada minejo estas la gasminejo kiu situas en Stavropola regiono (Rusio), 36 km nord-okcidente de la urbo Stavropolo kaj estas parto de la Nord-Kaŭkaza naftogasa provinco.

Nord-Stavropolo-Pelagiada minejo
ruse Северо-Ставропольско-Пелагиадинское
Situo: Stavropola regiono, Rusio
Geografia situo 45° 16′ 0″ N, 41° 50′ 55″ O (mapo)45.26666666666741.848611111111Koordinatoj: 45° 16′ 0″ N, 41° 50′ 55″ O (mapo)
Nord-Stavropolo-Pelagiada minejo (Stavropola regiono)
Nord-Stavropolo-Pelagiada minejo (Stavropola regiono)
DEC
Nord-Stavropolo-Pelagiada minejo
Nord-Stavropolo-Pelagiada minejo
Nord-Stavropolo-Pelagiada minejo (Eŭropa Ruslando)
Nord-Stavropolo-Pelagiada minejo (Eŭropa Ruslando)
DEC
Nord-Stavropolo-Pelagiada minejo
Nord-Stavropolo-Pelagiada minejo
Tipo: gasminejo
Parto de: Nord-Kaŭkaza naftogasa provinco
Malkovro: 1950
Ekspluatado: 1952-1979
Statuso: subtera gasdeponejo
Kapacito: 228 miliardoj da kubaj metroj
Elminigado suma: 211,5 miliardoj da kubaj metroj (2002)
vdr

Ekspluatado redakti

Ĝi estis malkovrita en 1950, ekspluatata ekde 1952 kaj ekde 1959 servis kiel la baza minejo de la gasdukto Stavropolo — Moskvo. Ekde 1979 ĝi funkcias kiel subtera gasdeponejo. La komenca gaskapacito estis taksita je 228 miliardoj da kubaj metroj, la elminigado ĝis 2002 sumiĝis je 211,5 miliardoj da kubaj metroj.

Geologio redakti

La minejo situas en la centra parto de la Stavropola volbo kaj subiĝas al granda antiklinalo kun la Nord-Stavropola kaj Pelagiada kupoloj (grandaj je 33 x 19 kaj 20 x 12 km, amplitudo 300 kaj 200 m respektive).

En la minejo oni malkovris kvar gaskuŝejojn: en la terigenaj sedimentaĵoj de la karagana, ĉokraka (meza mioceno de neogeno) kaj ĥaduma horizontoj, kaj de la verda tavolaro (eoceno de paleogeno). La ĉefa gaskapacito estas ligita al la ĥaduma horizonto, kiu supre konsistas el aleŭrolitoj, malsupre — el intertavolaj aleŭrolitoj, grejsoj kaj argiloj. La ĥaduma horizonto kuŝas je fundo 700-850 m. La efika dikeco de kolektujoj estas 22,3 m, poreco 21,6%, penetrebleco malpliiĝas de malsupre supren de 1,5 ĝis 0,1-0,01 mkm². La komenca tavolpremo estas 6,5 MPa, tavola temperaturo 65 °C. La gaskuŝejo estas tavola volba. La komenca gasakva kontakto registriĝis laŭ absoluta marko de -466 ĝis -522 m. Oni elminigis po 300-500 mil m³ diurne. La gasa enhavo: metano 96,5%, homologoj da metano 1,8%, karbonduoksido 0,2%, azoto 1,5%.

Literaturo redakti

  • Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Северо-Ставропольско-Пелагиадинское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 398. ISBN 5-85270-327-3.