Norda Ebenaĵo

statistika regiono de Hungario

Norda Ebenaĵo, origine hungare Észak-Alföld estas unu el la 7 regionoj de Hungario. Komence de 2019 en la statistika regiono vivis 1 450 960 loĝantoj[1] sur areo de 17 729 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 82 loĝantoj/km².

Norda Ebenaĵo
Regiono
regiono de Hungario [+]

LandoHungario

- koordinatoj47° 31′ 48″ N, 21° 38′ 21″ O (mapo)47.5321.639166666667Koordinatoj: 47° 31′ 48″ N, 21° 38′ 21″ O (mapo)
Areo17 729 km² (1 772 900 ha) [+]

Loĝantaro1 450 960 [+] (1-a de januaro 2019)
Denseco81,84 loĝ./km² [+] [+]

Norda Ebenaĵo (Tero)
Norda Ebenaĵo (Tero)

Norda Ebenaĵo (Hungario)
Norda Ebenaĵo (Hungario)
DEC
Norda Ebenaĵo
Norda Ebenaĵo

Map
Norda Ebenaĵo

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Ŝafaro en Hortobágy

Geografio redakti

Regiono Norda Ebenaĵo situas en la nordorienta kaj orienta partoj de la lando. Ĝi konsistas el departementoj Hajdú-Bihar, Jász-Nagykun-Szolnok kaj Szabolcs-Szatmár-Bereg. Ĉefurbo, samtempe la plej granda urbo estas Debrecen. Aliaj pli gravaj urboj estas Nyíregyháza kaj Szolnok. La teritorio konsistas nur el ebenaĵo, kiun trafluas Tiso. Pli gravaj alfluantoj de Tiso estas Szamos, Zagyva.

Historio redakti

La regionoj (pli frue nekonataj en Hungario) estis kreitaj post la aliĝo de Eŭropa Unio. Ĝi estis postulo, sed ankaŭ nun la regionoj havas rolojn nur en la statistiko. Tiu landoparto estas jam historie agrikultura teritorio. Dum la socialismo aperis iom da industrio, ekzemple naftoindustrio en Szolnok. En proksimeco de Debrecen troviĝas Hortobágy (ankaŭ Nacia Parko), kie estas videbla la praa bestobredado. Tio estas la plej grava vidindaĵo en Hungario por eksterlandanoj.

 

Norda
ebenaĵo

Trafiko redakti

Estas aŭtovojo inter Debrecen kaj Nyíregyháza al Budapeŝto. La plej grava fervojo funkcias inter Budapeŝto kaj Nyíregyháza tra Szolnok kaj Debrecen.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti