Norda Karelio (finne Pohjois-Karjala) estas provinco de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Orienta Finnlando, kaj antaŭe estis propra gubernio de 1960 ĝis 1997. Norda Karelio havas 168 000 loĝantojn kaj ĝia areo estas 21 585 km² el kiu 17,6 % estas akvo. El la loĝantoj 98,4 % parolas la finnan kaj 1 % la rusan.

Norda Karelio
Provinco
FlagoBlazono
provinco de Finnlando • politika teritoria divido [+]

LandoFinnlando

Koordinatoj63° N, 30° O (mapo)6330Koordinatoj: 63° N, 30° O (mapo)
ĈefurboJoensuu
- koordinatoj63° N, 30° O (mapo)6330Koordinatoj: 63° N, 30° O (mapo) [+]
Areo22 903,22 km² (2 290 322 ha) [+]

Loĝantaro163 570 [+] (januaro 2021)
Denseco7,14 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoOrient-Eŭropa Horzono [+]
ISO 3166-2FI-13

Norda Karelio (Tero)
Norda Karelio (Tero)

Norda Karelio (Finnlando)
Norda Karelio (Finnlando)
DEC
Norda Karelio
Norda Karelio

Map
Norda Karelio

Vikimedia Komunejo:  North Karelia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historie, kiel la nomo indikas, la teritorio estis parto de la historia finna regiono Karelio, kies plej granda parto kadre de la Vintra Milito de novembro 1939 ĝis marto 1940 estis konkerita kaj prenita de Sovetunio.

Komunumoj redakti

Norda Karelio havas 13 komunumojn, el kiuj kvin estas urboj (per dikaj literoj).

Iamaj komunumoj redakti

Ekonomio redakti

 
Norda Karelio situas malproksime de centraj partoj de Finnlando. Vojo en Norda Karelio.

En jaro 2003 el 62 000 laborlokoj de la provinco 5 000 estis en primara produktado, 16 000 en prilaborado kaj 41 000 en servoj. En 2004 el laboristoj 17,1 % estis senlaboraj. Norda Karelio estas unu el maldense loĝataj provincoj de Finnlando kaj ĝia loĝantaro daŭre malkreskas.

Eksteraj ligiloj redakti