Norda Lando

Norda Lando (ruse Северная Земля, Severnaja Zemlja) estas arkipelago en la Arkta Oceano norde de 80 ° N. Ĝi situas inter Karaa Maro kaj Lapteva Maro kaj norde de la Duoninsulo Tajmir. Administre la areo estas parto de Krasnojarska regiono, Rusia Federacio kaj okupas 37.0 mil. km ².

Norda Lando
Schmidt-Insel 2 2014-09-01.jpg

AkvejoArkta oceano

Koordinatoj79° 45′ 0″ N, 98° 15′ 0″ O (mapo)79.7598.25Koordinatoj: 79° 45′ 0″ N, 98° 15′ 0″ O (mapo)
Areo37 000 km² (3 700 000 ha) [+]

Loĝantaro0
HorzonoUTC+04:00 [+]


Map
Norda Lando
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Severnaya Zemlya [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Situo de la arkipelago

MalkovroRedakti

La malkovro okazis en 1913. Tiam ŝipestro Boris Vilkickij opiniis, ke li vidas solan insulon kaj donis al ĝi nomon de rusia imperiestro Nikolao la 2-a. Tamen flugoj de zepelinoj en 1931 evidentigis, ke tie estas almenaŭ du insuloj. Danke al esploroj de la sovetaj ekspedicioj de 1930 ĝis 1932 sub gvido de eminenta sciencisto Georgij Uŝakov nun oni scias, ke Norda Lando konsistas el kvar ĉefaj insuloj:

KonsistoRedakti

Plej norda punkto de AzioRedakti

La plej norda punkto de Azio situas sur Arkta kabo de insulo Komsomolano kun jenaj koordinatoj: 81° 15′ 54.68″ N 95° 39′ 11.68″ O / 81.2651889 °N, 95.6532444 °O / 81.2651889; 95.6532444 (mapo). Tie regas polusa klimato. La jara temperatura averaĝo estas -14,0 °C, minimuma vintra temperaturo atingas -50,0 °C. Ekde mezprintempo ĝis mezaŭtune tie la suno ne malaperas kaj do brilas permanente, la alian jarduonon okupas la nokto.

La plej grandan parton de la insularo kovras glaciaj kupoloj, kies alteco atingas 965 m. En ĝi estas multaj lagoj.

En la tuta areo de la arkipelago neniu permanente loĝas.

Ĉkalov transflugadoRedakti

La 21-an de julio 1936 aviadilo Tupolev ANT-25 gvidita de Valerij Ĉkalov unue transflugis super la arkipelago.

FaŭnoRedakti

Ĉefaj reprezentantoj de tiea faŭno estas:

FlaŭroRedakti

Arboj, arbetoj kaj floroj (escepte de Polusa papavo) forestas. La ŝtonan supraĵon kovras kladonio kaj likeno.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti