Norda larĝbuŝa rinocero

La norda larĝbuŝa rinocero (Ceratotherium simum cottoni) estas unu el la du subspecioj de larĝbuŝa rinocero. Ĝi nature troviĝis en kelkaj landoj en Orienta kaj Centra Afriko sude de Sahara. Ili normale vivas en herbejoj kaj arbaroj de savano.

Norda larĝbuŝa rinocero translokigita al la rezervejo Ol Pejeta. Foto: Michael Dalton-Smith
     Colonización existente y asistida (Residente)      Extinto   Posiblemente extinto
Arealoj. Ruĝe ne plu aperas.

Nun la specio estas konsiderata Draste Endanĝerita aŭ eĉ Formortinta en naturo. La nombro de individuoj forte malgrandiĝis pro ŝtelĉasado. Ili estis ĉasitaj pro siaj kornoj, konsiderataj sanigaj.[1] De la 20-a de marto 2018, kun la morto de la lasta virseksa individuo, restas nur du individuoj.[2]

Provoj konservi la specion redakti

La neprofitcela naturrezervejo Ol Pejeta, kie troviĝas la lastaj rinoceroj, konservis la spermon de la lasta virseksa individuo Sudan, kaj tiun de kvar aliaj mortintaj membroj de la specio. La sciencistoj provas per envitra fekundigo unuigi ovolon de la du restantaj inoj kun konservita spermoĉelo. Tiu metodo ankoraŭ ne estis sukcesa por ĉi tiu specio.[3]

Ĉi tiu specio kaj la provoj konservi ĝin vekas grandan publikan intereson, kio profitas al Ol Pejeta, kiu organizas turismon en la rezervejo. Tiel la protektado de ĉi tiu specio kontribuas al la konservado de la biodiverseco de la regiono.[4]

Referencoj redakti

  1. Mortis unu el la ses nordaj larĝbuŝaj rinoceroj kiuj restas en la mondo. Vikinovaĵoj. Arkivita el la originalo je 2018-03-22. Alirita 2018-03-22.
  2. Mortis la lasta vira rinocero larĝbuŝa – subspeco “norda”. esperanto.blog. Arkivita el la originalo je 2018-03-22. Alirita 2018-03-22.
  3. Morto de la lasta iĉa norda larĝbuŝa rinocero. Poste. Arkivita el la originalo je 2018-03-22. Alirita 2018-03-22.
  4. Mortis la lasta norda-blanka-rinocero, kaj kial tio gravas al vi?. ISAE. Arkivita el la originalo je 2018-03-22. Alirita 2018-03-22.

Eksteraj ligiloj redakti