Nordaj Krucmilitoj

La Nordaj Krucmilitoj[1]Baltaj Krucmilitoj[2] estis religiaj militoj entreprenitaj de katolika kristana militordeno kaj regnoj, ĉefe kontraŭ la paganaj Baltaj, Finnaj kaj Okcidentslavaj popoloj ĉirkaŭ la suda kaj orienta bordoj de la Balta Maro, kaj je malgranda etendo ankaŭ kontraŭ la ortodoksaj kristanaj Orientaj Slavoj. Tiuj Krucmilitoj okazis ĉefe en la 12a kaj 13a jarcentoj kaj rezultis en la subigo kaj deviga bapto de la indiĝenaj popoloj.

La plej elstaraj kampanjoj estis la Livonia kaj la Prusia Krucmilitoj. Kelkaj el tiuj militoj estis nomitaj "krucmilitoj" dum la Mezepoko, sed aliaj, kiel plej el la svedaj, estis dekomence kromnomitaj "krucmilitoj" fare de la 19-a-jarcentaj romantikaj naciistaj historiistoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Christiansen, Erik. (1997) The Northern Crusades. Londono: Penguin Books, p. 287. ISBN 0-14-026653-4.
  2. Hunyadi, Zsolt. (2001) The Crusades and the Military Orders: Expanding the Frontiers of Medieval Latin Christianity. Budapest: Central European University Press. ISBN 963-9241-42-3.