Nordgermana Radio

regiona radia kaj televida stacio en Germanio
(Alidirektita el Norddeutscher Rundfunk)

La Nordgermana Radio - germane Norddeutscher Rundfunk (mallonge NDR) - estas regiona ŝtata radia kaj televida stacio en Germanio kun centra oficejo en Hamburgo. Ĝi respondecas pri demokratieca publika radio kaj televido en la federaciaj landoj Hamburgo, Malsupra Saksio, Ŝlesvigo-Holstinio kaj ekde 1990 ankaŭ de Meklenburgo-Antaŭpomerio, kiuj kune konsistigas la plej nordan parton de Germanio, borde de la Norda kaj la Balta Maro. La regiono estas tiu, en kiu kulture historie floras la platgermana lingvo, tial la televida kaj radia flego de tiu lingvo apud tiu de la norma germana lingvo estas aparta fokuso de la stacio. Tutlande la Nordgermana Radio kunlaboras kun similaj aliregionaj ŝtataj radiaj kaj televidaj stacio en tegmenta institucio nomata ARD. Ĝi ekestis en 1956 per fendado de la Nordokcidentgermana Radio NWDR en la Okcidentgermanan Radion WDR kaj NDR, sed origine fontas el la pionira Norddeutsche Funkstunde de 1924.

Nordgermana Radio
dissendanto • German public state broadcaster vd
Dum 1954 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Nordwestdeutscher Rundfunk
Jura formo institucio de publika juro
Sidejo Hamburgo
Lando Germanio
Agokampo dissenda televido
Partoprenanta NDR Doku vd
Posedataj kompanioj ARD • N-Joy • Holzminden transmitter • Rinteln transmitter • Bad Pyrmont transmitter • Landesfunkhaus Niedersachsen • Deutsche Presse-Agentur vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti