Nordfrisaj insuloj

La nordfrisaj insuloj (germane Nordfriesische Inseln, dane Nordfrisiske Øer, nordfrise Nuurdfresk eilunen, frise Noardfryske eilannen) situas ĉe la okcidenta marbordo de la plej norda parto de Germanio (Ŝlesvig-Holstinio), tutproksime al la transiro al la kontinenta parto de Danio (Jutlando). Ĉiuj germanaj insuloj de la aro apartenas al la distrikto Norda Frislando en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio; ili ĉirkaŭiĝas pere de la Nacia Parko Vadmaro, sed mem ne estas parto de la protekta areo.

Nordfrisaj insuloj
grupo de insuloj [+]

AkvejoNorda maro, Vadmaro
Koordinatoj54° 39′ 40″ N, 8° 26′ 35″ O (mapo)54.661128.44299Koordinatoj: 54° 39′ 40″ N, 8° 26′ 35″ O (mapo)

Nordfrisaj insuloj (Ŝlesvig-Holstinio)
Nordfrisaj insuloj (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
Nordfrisaj insuloj
Nordfrisaj insuloj
Lokigo de Ŝlesvig-Holstinio en Germanio

Nordfrisaj insuloj (Danio)
Nordfrisaj insuloj (Danio)
DEC
Nordfrisaj insuloj
Nordfrisaj insuloj
Map
Nordfrisaj insuloj
Vikimedia Komunejo:  North Frisian Islands [+]
vdr
La nordfrisaj insuloj en esperantlingva mapo de la nordfrisa vadomaro
Sylt
Krabkaptista boato el Nordfrisaj insuloj laboranta en la Norda Maro.

Parte ankaŭ la insuloj de la dana vadmaro kalkuliĝas inter la nordfrisaj insuloj. Ili situas okcidente de la marbordo de Jutlando kaj apartenas al la regiono Suda Danio. Tamen historie nur sur la germaniaj el inter tiuj insuloj setlis frisoj: la pli ampleksa difino de la insularo do ne estas kultura, sed nur priskribe geografia.

Krom pli grandaj insuloj ekzistas tiel nomataj haligoj - etaj sendigaj insuloj kiuj inundiĝas dum ĉiu alta tajdo, kaj homaj loĝlokoj de po kelkaj domoj sur ili troviĝas sur artefaritaj montetoj, kiuj tiom altas, ke ilin la alta tajdo ne sukcesas subakvigi.

La insuloj resume redakti

En pli vasta senco al la nordfrisaj insuloj apartenas (de nordo al sudo):

  • Insuloj kaj haligoj en Danio
    • Langli (haligo)
    • Fanø (pramŝipa konekto el Esbjerg)
    • Mandø (antaŭa haligo, ekde la jaro 1937 sekurigita per digo, vadmara vojo nur pasebla en malalta tajdo)
    • Koresand (fakte ne insulo aŭ haligo, sed pli alta sablejo)
    • Rømø (voja digo al la eŭropa kontinento, pramŝipa konekto al Sylt)
    • Jordsand (antaŭa haligo, plene subakviĝis en 1999)
  • Insuloj en Germanio
    • Sylt (fervoja linio al la eŭropa kontinento, pramŝipa konekto al Rømø)
      • Uthörn (malgranda krominsuleto de Sylt)
    • Föhr
    • Amrum
    • Pellworm
    • Nordstrand, ekde la jaro 1987 fakte duoninsulo, tamen ofte daŭre kalkulata inter la nordfrisaj insuloj
  • Sablejoj en Germanio
    • Japsand
    • Norderoogsand
    • Süderoogsand
    • Kniepsand
    • Jungnamensand

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti