Nordgermana Orgenskolo
La nordgermana orgenskolo estas nomo por periodo en la germana muzikhistorio. La termino estas ligita al konkreta grupo de komponistoj, kiuj disvolvis specialan manieron komponi por la orgeno. Krome tiu ĉi termino rilatas al skolo de orgenkonstruistoj, kiuj starigis en la sama medio kaj regiono siajn orgenojn. La trinitato de komponistoj, orgenoj kaj komponaĵoj formas la kolonojn, sur kiuj baziĝas la aparta stilo de la skolo. Finfine oni ligas la nomon eksplicite al la regiono norde de Hanovro. Gravaj centroj de tiu ĉi skolo estas krom Hamburgo speciale Lübeck, Bremen, Lüneburg kaj Stade, tamen ĝi ankaŭ influis la eklezian muzikon en Danio kaj Svedio. La stilo distingiĝas per ofta ŝanĝo de la manualoj kaj ege memstara pedalludado.
Enkonduko
redaktiSpeciale dum la 17-a jarcento kaj komence de la 18-a jarcento en norda Germanio ekfloris orgenista tradicio, kiu flegis tute apartan komponmanieron. Devenante el alia grava orgenskolo, tiu de la Jan Pieterszoon Sweelinck, estiĝis unika kunagado de orgenkonstruo, eklezia muziko kaj organisteco. Aliaflanke progresoj en la orgenkonstruado speciale de Hans Scherer la Maljuna, Hans Scherer la Juna samkiel Arp Schnitger kontribuis al la ekesto de la skolo. Tiun ĉi tradicion poste oni nomos nordgemana orgenskolo. La kulminaj tagoj de la urbofiero nome de (iamaj) hansaj urboj kaj la al tio apartenaj granda urborgenoj kaj gravaj orgenistoj koincidas kun novaj evoluoj en la (eklezia) muziko ĝenerale. Speciale la malkovro de novaj agordoj kun pli da komponaj eblecoj faris, ke la disvolviĝoj en tiu ĉi tradicio povis atingi kulminon en la t.n. stylus phantasticus [fantazia Stilo].
La fino de tiu ĉi tradicio venis per la persono de Johann Sebastian Bach. Kiel decidiga transira figuro li kontaktigis la nordgermanan stilon kun la itala barokstilo, por tiamaniere doni tute novan impulson al la (eklezia) muziko. La plej grava kaj fama reprezentanto de la Nordgermana Orgenskolo estis Diet(e)rich Buxtehude.
Komponistoj
redaktiEkzistas kompleta listo kun komponistoj kaj orgenisto, kiuj pli malpli kontribuis al la disvolvigo kaj disvastigo de la nordgermana orgenskolo. En la listo inter aliaj estas nomitaj la plej gravaj (vd. fontindiko por detalega listo)
- Jacob Praetorius la pli maljuna ĉirkaŭ 1520 - 1586 Hamburgo
- Hieronimo (la 1-a) Praetorius 1560 - 1629 Hamburgo
- Jacob Praetorius la pli juna 1586 - 1651 Hamburgo
- Melchior Schildt 1592 - 1667 Wolfenbüttel, Hanovro
- Johann Praetorius 1595 - 1660 Hamburgo
- Heinrich Scheidemann 1596 - 1663 Hamburgo
- Delphin Strungk 1601 - 1694 Brunsvigo
- Hieronimo (la 3-a) Praetorius 1614 - 1629 Hamburgo
- Franz Tunder 1614 - 1667 Gottorf, Lübeck
- Jakob Kortkamp ĉ.1615 - 1664/65 Kiel
- Matthias Weckmann antaŭ 1619 - 1674 Dresdeno, Hamburgo
- Johann Adam Reincken 1623 - 1722 Hamburgo
- Dietrich Buxtehude 1637 - 1707 Helsingborg, Lübeck
- Nicolaus Adam Strungk 1640 - 1700 Brunsvigo, Hanovro, Hamburgo, Dresdeno, Lepsiko
- Vincent Lübeck 1654 - 1740 Stade, Hamburgo
- Georg Böhm 1661 - 1733 Hamburgo, Lüneburg
- Nicolaus Bruhns 1665 - 1697 Kopenhago, Husum
- Johann Nicolaus Hanff 1665 - 1711/12