Nordhausen
Nordhausen [NORThaŭzen] estas urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. Ĝi estas la plej granda urbo kaj administra centro de la samnoma distrikto Nordhausen. Fine de la jaro 2019 la komunumo havis 41 726 loĝantojn.
Nordhausen | ||||
| ||||
![]() | ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Administrado | ||||
Federacia lando | Turingio | |||
Distrikto | Nordhausen | |||
Urborajtoj | ||||
Telefona antaŭkodo | 03631 | |||
Poŝtkodo | 99734 | |||
Aŭtomobila kodo | NDH | |||
Oficiala Municipokodo | 16062041 | |||
LOCODE | 16 0 62 041 | |||
Politiko | ||||
Komunumestro | Barbara Rinke | |||
Titolo de komunumestro | ĉefurbestrino | |||
Partio de komunumestro | SPD | |||
Adreso de la administrejo | Markt 1 99734 Nordhausen | |||
Partneraj urboj | Bet Ŝemeŝ (Israelo) Charleville-Mézières (Francio) Bochum (Germanio) Ostrovo (Pollando) | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 41726 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Loĝdenso | 419/km² | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 51°30′N 10°47′O / 51.5°N, 10.783°O (mapo)Koordinatoj: 51°30′N 10°47′O / 51.5°N, 10.783°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 180–250 m | |||
Areo | 105,27 km² | |||
Oficiala retejo | https://www.nordhausen.de | |||
La urbo situas ĉe la suda rando de la Harco, ĉe la Zorge-rivero. Ĉi tie komenciĝas la Harcaj etŝpuraj fervojoj de trajnoj movataj per tradiciaj vaporlokomotivoj, kiuj veturas tra Schierke al la monto Brocken kaj al Wernigerode en Saksio-Anhalto. Ĉefaj industriaj branĉoj de tiu ĉi urbo estas tekstiloj, maŝinoj, kemiaj produktoj kaj vitro.
HistorioRedakti
La urbo estiĝis ĉirkaŭ burgo fondita ĉirkaŭ la jaro 910. Post 1220 ĝi ricevis la urbajn rajtojn. De la mezo de la 13-a jarcento ĝis 1803 - kiam ĝi venis sub prusan regadon - la urbo estis memstara regna urbo.
Dum la Dua mondmilito troviĝas ĉe la urborando la Koncentrejo Mittelbau-Dora kun sia tre granda fabriko subtera por la sekreta raketarmilo V-2. Post grandegaj damaĝoj perbombadaj oni rekonstruis diversajn ejojn (i.a. la katedralon katolikan kaj la evangelian paroĥan preĝejon). La plej granda aŭtoritato sur la kampo de nordhausen-a regionhistorio estis Karl Meyer.
1802 - 1946 |
1950 - 1996 |
1997 - 2004 |
VidindaĵojRedakti
Publikaj instituciojRedakti
Vidu anakŭRedakti
- pri Nordhausen (Alzaco), nun literumata Nordhouse