Nord-korea ŭono

(Alidirektita el Nordkoreia ŭono)

La nord-korea ŭononord-korea vono (koree 조선민주주의인민공화국 원, mallonge 원, en ĉinaj karaktroj 朝鮮民主主義人民共和國圓, prononco Ĉoson Minĝuĝui Inmin Konghŭaguk Ŭon) estas la nacia valuto de la socialisma ŝtato Nord-Koreio. Unu ŭono estas dividita je cent ĉonoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas KPW. Valuta simbolo estas la signo ₩, majuskla litero W dufoje horizontale trastrekita.

nord-korea ŭono
valuto • vono
Ŝtato: Nord-Koreio
Subdivido: 100 ĉonoj
Kodo laŭ ISO 4217: KPW
Mallongigo:
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 143,079 KPW

1 eŭro = 200,772 KPW (la 6-an de novembro 2010)

vdr

La valuto antikvas kaj jam antaŭ jarmiloj estis uzata en Koreio. Nur ekde la Dua Mondmilito kaj la sekva divido de la ŝtato al norda kaj suda partoj kadre de la Malvarma Milito ekzistas nord-korea ŭono kaj sud-korea ŭono. Ili havas la saman tradician nomon 원, la saman valutan simbolon ₩ kaj la saman nomon de centono (ĉono), sed la sud-korea valuto en internacia komerco havas senkompare pli altan valoron ol la nord-korea.