Nordlanda Konsilistaro
Nordlanda Konsilistaro | |
---|---|
Oficialaj lingvoj de la Nordlandoj | dana, feroa, finna, gronlanda, islanda, norvega, sveda |
Laborlingvoj de la Nordlanda Konsilio | dana, norvega, sveda |
Sidejo | Kopenhago |
Konsiliestro | Jan-Erik Enestam |
Prezidanto de la Konsilio | Erkki Tuomioja |
Fondo | 1952 |
La Nordlanda Konsilio aŭ Nordia Konsilio (aŭ Nordlanda Konsilantaro aŭ Nordlanda Konsilistaro) estas interparlamenta organizaĵo de la Nordlandoj. La parlamentoj de la membraj ŝtatoj kaj memregaj regionoj sendas konsilantojn al la Konsilio, kiuj tie reprezentas la interesojn de sia nacio; ĉiujare oni nove elektas la konsilantojn. La Konsilio estis fondita en 1962 de Danujo, Islando, Norvegujo kaj Svedujo. Ekde tiam okazas ĉiujaraj renkontiĝoj. Finnujo aliĝis al la Konsilio en 1955. [1] La laboro estas kunordigata en kvin fakaj komisiitaroj.
En 1962 la jura bazo de la Konsilio estis difinitaj per Kontrakto inter Danujo, Finnujo, Islando, Norvegujo kaj Svedujo, ankaŭ nomata Kontrakto de Helsinko (alia ol Esperanto-rilata Kontrakto de Helsinko).
La taskoj de la Nordlanda Konsilio konsistas el la kunordigo kaj ellaborado de ne-devigaj konsiloj por la interŝtataj rilatoj de la membraj ŝtatoj. La landaj registaroj devas raporti al la Nordlanda Konsilio.
FontindikojRedakti
- ↑ Osmo Jussila k.a., Politische Geschichte Finnlands seit 1809. Vom Großfürstentum zur Europäischen Union, Berlin Verlag 1999, ISBN 3-87061-833-7, p. 308