Nordokcidentaj havajaj insuloj

La nordokcidentaj havajaj insulojdeventaj insuloj de Havajo (angle Northwestern Hawaiian IslandsLeeward Islands, mallongigite al NWHI) estas insulĉeno de malgrandaj insuloj, atoloj kaj koralrifoj en la Pacifiko.

Nordokcidentaj havajaj insuloj
insularo [+]

AkvejoPacifiko

Supermara alteco273 m [+]
Koordinatoj25° 0′ 0″ N, 168° 0′ 0″ U (mapo)25-168Koordinatoj: 25° 0′ 0″ N, 168° 0′ 0″ U (mapo)

Areo14,3 km² (1 430 ha)

Nordokcidentaj havajaj insuloj (Pacifika oceano)
Nordokcidentaj havajaj insuloj (Pacifika oceano)
DEC
Nordokcidentaj havajaj insuloj
Nordokcidentaj havajaj insuloj

Nordokcidentaj havajaj insuloj (Tero)
Nordokcidentaj havajaj insuloj (Tero)
Map
Nordokcidentaj havajaj insuloj
Vikimedia Komunejo:  Northwestern Hawaiian Islands [+]
vdr
Situo de la nordokcidentaj havajaj insuloj en la Pacifiko

Ili situas nordokcidente de la ĉefaj insuloj (angle: Southeastern Hawaiian IslandsWindward Islands) Kauai kaj Niihau kaj apartenas, krom la Midvejinsuloj, kiuj estas tiel nomata neenkorpigita teritorio de Usono, al la usona ŝtato Havajo.

Geografio redakti

La nordokcidentaj havajaj insuloj sterniĝas je ĉirkaŭ 25° norda latitudo sur longo de ĉirkaŭ 2.000 km, de ĉ. la longitudo 161° okcidenta ĝis la internacia datlinio ĉe longitudo 180°.

La tuta areo de ĉiuj insuloj estas nur ĉ. 14,3 km² granda, el kiuj preskaŭ la duono (6,2 km² [1]) apartenas al la Midvejinsuloj.

Apartenas al la insuloj geografie de sudoriento al nordokcidento:

    Nihoa Moku Manu 0,7 km² 1 insulo neloĝata
    Neckerinsulo Mokumanamana 0,183 km² 1 insulo neloĝata
    Francfregataj Sablejoj Kanemilohai 0,25 km² 12 insuloj neloĝataj
    Puhahonu Pūhāhonu 0,024 km² 2 insuloj neloĝataj
    Marorifo Nalukakala 0,004 km² - neloĝata
    Lajsano Kauo 4,114 km² 1 insulo neloĝata
    Lisianski Papaapoho 1,556 km² 1 insulo neloĝata
    Pearl-kaj-Hermes-atolo Holoikauaua 0,36 km² 6 insuloj neloĝataj
    Midvejinsuloj Pihemanu 6,2 km² 2 ĉefinsuloj 40 loĝantoj
(sciencistoj)
    Kure-atolo Mokupapapa 0,86 km² 2 insuloj neloĝataj

Geologio redakti

 
Submara havaja imperiestra ĉeno (meze)

La insularo estas vulkandevena kaj parto de la submara havaja imperiestra ĉeno, kiu iras de Alasko ĝis Havajo.

Dum Big Island ankoraŭ kreskas, ĉiuj insuloj en la nordokcidento jam malkreskas. Tial la alto de la nordokcidentaj havajaj insuloj malpligrandas de sudoriento al nordokcidento, nordokcidente de la Kure-atolo ekzistas nur tiel nomataj marmontoj.

Loĝantaro redakti

Nihoa kaj Necker montras indicojn de frua havaja setlado, sed estis, kiam alvenis la unuaj eŭropanoj, neloĝataj. La insuloj ne havas permanentan loĝantaron, krom sur la Midvejinsuloj, kie loĝas ĉirkaŭ 40 homoj[1], ĉefe sciencistoj kaj helpantoj.

Naturprotekto redakti

Pro la malkreskego de birdokvantoj jam la 3-an de februaro 1909 ĉiuj nordokcidentaj havajaj insuloj, krom la Midvejinsuloj, estis deklaritaj birdprotektejo (Hawaiian Islands Bird Reservation) de la usona prezidanto Theodore Roosevelt. La 31-an de oktobro 1996, post la forlaso de la militistoj, la Midvejinsuloj iĝis parto de la Pacific Island Wildlife Refuge Complexes.

Post kiam la insularo kaj la ĉirkaŭaj maroj (inkluzive de la Midvejinsuloj) estis nomumitaj National Marine Sanctuary en 2002, George W. Bush proklamis ilin la 15-an de junio 2006 Papahānaumokuākea Marine National Monument. La nacia monumento entenas pli ol 362.000 km² kaj estas nuntempe la plej granda marprotektejo de la mondo.[2] Oni rajtas alteriĝi sur la insuloj nuntempe nur kun aparta permeso de la U.S. Fish & Wildlife Services por sciencaj kialoj.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti