Nordorient-brazilaj restingaoj

La nordorient-brazilaj restingaoj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Restingaoj estas marbordaj arbaroj kiuj formiĝas sur sablaj, acidaj, kaj malriĉaj grundoj, kaj estas karakterizataj de mezgrandaj arboj kaj arbedoj adaptataj al sekaj kaj malfertilaj cirkonstancoj tie ĉi trovataj. Biome la ekoregiono apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de nordorienta Brazilo.

Nordorient-brazilaj restingaoj
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoBrazilo
Koordinatoj2° 30′ 0″ S, 43° 0′ 0″ U (mapo)-2.5-43Koordinatoj: 2° 30′ 0″ S, 43° 0′ 0″ U (mapo) [+]

Areo9 709 km² (970 900 ha)

Nordorient-brazilaj restingaoj (Tero)
Nordorient-brazilaj restingaoj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
vdr

Priskribo redakti

La ekoregiono kovras areon de 10 100 kvadrataj kilometroj laŭlonge de la atlantika marbordo de la subŝtatoj de orientaj Maranjo, Piaŭio, kaj okcidenta Cearao. La ekoregiono ampleksas Nacian Parkon Lençóis Maranhenses, kie eroj de restingao alternas kun la plej vastaj marbordaj dunoj en la mondo.

Flaŭro redakti

La flaŭro de la Nordorient-brazilaj restingaoj entenas multajn speciojn kiuj estas afinaj al Amazona arbaro. Tiu distingas ilin de la Atlantik-marbordaj restingaoj de la orient-brazila marbordo, kies plantaro plejparte derivas de tiu de la Atlantikaj arbaroj de orienta Brazilo.

Vidu ankaŭ redakti


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj   Argentino,   Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj   Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj   Bolivio,   Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj   Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj   Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj   Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj   Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj   Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj   Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj   Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj   Argentino,   Brazilo,   Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj   Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj   Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar   Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko,   Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj   Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj   Argentino,   Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio   Brazilo,   Bolivio,   Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj   Kostariko,   Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj   Meksiko

Eksteraj ligiloj redakti