Kaunas (subdistrikto)

komunumo de Litovio
(Alidirektita el Noreikiškės)

La subdistrikta komunumo Kaunas (Kaŭno), ene de la distrikto Kaunas en la centro de Litovio, ĉiuflanke ĉirkaŭas la urbon Kaŭno, sed ne inkluzivas ĝin.

Kaunas
FlagoBlazono
subdistrikta komunumo de Litovio [+]

LandoLitovio

DistriktoKaunas ĝis julio 2010

ĈefurboKaŭno
- koordinatoj55° N, 24° O (mapo)5523.833333333333Koordinatoj: 55° N, 24° O (mapo)
Areo1 496 km² (149 600 ha) [+]

Loĝantaro99 265 [+] (1-a de januaro 2023)
Denseco66,35 loĝ./km² [+] [+]

Fondo1-a de julio 1955
ĈefuloValerijus Makūnas

Poŝtkodo49500 [+]
Telefona prefikso(+370) 37

Kaunas (subdistrikto) (Tero)
Kaunas (subdistrikto) (Tero)

Kaunas (Litovio)
Kaunas (Litovio)
DEC
Kaunas
Kaunas

Map
Kaunas

Vikimedia Komunejo:  Kaunas District Municipality [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ene de la komunumo, kiu kovras areon de 1496 kvadrataj kilometroj, la plej granda urbo estas Garliava, neoficiala komunuma centro, ĉar la oficiala administrejo situas en la distrikta ĉefurbo. En 2023 en la komunumo vivis 99 265 loĝantoj, el tio en la urbo Garliava mem estis 13 300. Pliaj urboj estas Domeikava (4 600 loĝantoj) kaj Raudondvaris (4 100 loĝantoj).

Aparte konata loko en la komunumo tamen estas la pli malgranda urbeto Karmėlava, kie troviĝas la flughaveno Kaŭno.

La norda parto de la komunumo cetere troviĝas en la etnografia regiono Aŭkŝtajtio kaj la suda parto en la regiono Suvalkio - la limo inter ambaŭ regionoj estas la rivero Nemunas, kiu dividas la komunumon. Parto de la komunuma teritorio estas la baraĵlago Kauno marios ("kaŭna maro").

Rilatoj al Esperanto redakti

Al la komunumo ankaŭ apartenas la loĝloko Noreikiškės, kie en 1992 okazis la 65-a SAT-Kongreso 1992. Borde de la baraĵlago Kauno marios situas la komunuma loĝloko Girionys, kie en 1995 okazis la 31-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Eksteraj ligiloj redakti