Vygruppen

(Alidirektita el Norges Statsbaner)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vy

Vy, oficiale Vygruppen AS, (antaŭe ĝis la 23-a de Aprilo 2019 Norges Statsbaner, mallonge NSB) estas la ŝtata fervoja societo de Norvegio.

Vy
Vy
transporta firmao vd
Dum 1-a de decembro 1996 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Norvegia Ŝtata Fervojaro
Jura formo Akcia kompanio
Ĉefestro(j) Berit Svendsen • Arent M. Henriksen • Olav Fjell • Ingeborg Moen Borgerud • Kai G. Henriksen • Dag Mejdell vd
Sidejo Oslo,  Norvegio
Lando Norvegio
Estr(ar)o Gro Bakstad
Dungitoj 11 484 (2019)
Agokampo Fervoja kaj publika transporto
Posedata de Ministry of Transport and Communications vd
filiaj kompanioj Agilia • CargoNet • Fjord Tours Group • Flåm Utvikling • Vy Buss • Vy Gjøvikbanen • Vy Mobility • Vy Tog • Vy Tåg • Bane NOR Eiendom • Mantena • Arrive • Entur • Norske tog • Linx • NSB Eiendom • NSB Biltrafikk • MiTrans vd
Posedataj kompanioj Linx • CargoNet • NSB Kompetansesenter vd
TTT https://www.vy.no/
vdr

La historio de la norvegaj fervojoj estas ne facila. Pro la monteca pejzaĝo de Norvegio estis malfacile konstrui fervojojn; tial Carl Abraham Pihl proponis mallarĝan ŝpuron, poste nomitan laŭ lia inicialoj (CAP). Ekde 1900 Norvegio tamen, eble pro la kutimoj de najbara Svedio, komencis (re)konstrui siajn fervojajn liniojn en norma ŝpuro.

Inter la norvegaj fervojaj linioj aparte admirindas tiu de Oslo al Bergeno, kiu atingas alton de pli ol 1 200 metroj kaj trairas multajn tunelojn.

La plej alta stacio atingebla tra la norvega reto estas Bodø. Tra la sveda reto atingeblas la fererca fervojo, de Narvik al Riksgränsen, Kiruna, Boden kaj Luleå.

La plej nordaj provincoj de Norvegio, Troms kaj Finnmark, ne havas fervojon.

Eksteraj ligiloj redakti