Ĉina normlingvo

lingvo, kiu estas la norma lingvo uzata en Popola Respubliko Ĉinio kaj Tajvano, kaj ankaŭ iom parolata en Honkongo, Makao, kaj Singapuro
(Alidirektita el Norma ĉina lingvo)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la oficiale parolata ĉina normlingvo. Por informoj pri la grupo de la norda kaj sud-okcidenta ĉinaj dialektoj (Guanhua), vidu la artikolon Nordĉina dialektaro.

La ĉina normlingvo (simpligita ĉina: 现代标准汉语, tradicia ĉina: 現代標準漢語, pinjino: xiàndài biāozhǔn hànyǔ, litera traduko: moderna norma lingvo de la Hanoj) estas normigita formo de la ĉina lingvaro nomata putonghua[1] en ĉeftero Ĉinio. Putonghua estas skribita per simpligitaj ĉinaj karakteroj (plus romanigo de la Hanyu pinjino por instruaj celoj). Nuntempe oni uzas la terminon putonghua kiu fakte estas ĉina norma lingvo, kun sama prononco en Ĉinio. La prononcoj en malsamaj regionoj malsamas pro kutimo. Tamen la skribo tute samas. Ĉiuj kapablas kompreni, se aliaj parolas per putonghua.

Ĉina normlingvo
teknika normo • lingvo • moderna lingvo • multcentra lingvo • norma lingvo
pekina dialektaro
Parolantoj 897 071 810
Skribo ĉina skribo, ĉefterĉina brajlo, tajvana brajlo, duĉela ĉinlingva brajlo
Lingvaj kodoj
Angla nomo Standard Mandarin
Franca nomo mandarin standard
vdr
Mapo de la ĉinaj lingvoj

La lingvo estas la mandarena varianto kiel instruata en lernejoj kaj uzata de la aŭtoritatoj kaj amaskomunikiloj en la Ĉina Popola Respubliko, Tajvano kaj Singapuro. La simila tajvana mandarena varianto estas la fakta oficiala lingvo de Tajvano. La norma singapura mandarena varianto estas unu el la kvar oficialaj lingvoj de Singapuro.

Skribita formo redakti

La skribita formo de la ĉina normlingvo nomiĝas Baihua (Simpligita ĉina skribo: 白话文; tradicia ĉina skribo: 白話文; piniino: báihuàwén).

Rolo de la ĉina normlingvo redakti

 
Afiŝo antaŭ enirejo de mezlernejo en Yangzhou instigas homojn jene: "parolu la putonghuan, bonvenon gastojn el ĉiuj partoj" kaj "uzu ĝentilan lingvon".

Laŭ oficiala vidpunkto, la norma ĉina (mandarena) lingvo estas principe lingvofrankao ('lingua franca') -  lingvo kiu permesas al la hanoj, parolantaj reciproke nekompreneblajn ĉinajn lingvojn, kaj al la ne-hanaj etnoj, interkomunikiĝi. La nomo "putonghua", aŭ "komuna lingvo", plifortigas ĉi tiun ideon. Tamen, en la praktiko, pro tio ke la norma ĉina lingvo estas "lingvofrankao" kaj "publika" lingvo, la aliaj lingvoj kaj dialektoj, hanaj kaj ne-hanaj, instigas al perdo de prestiĝo kompare al la norma ĉinalingvo, kio malesperigas la subtenantojn de tiuj lingvoj.

Terminologio redakti

Ĝi estas foje ankaŭ nomata moderna norma mandarena, norma mandarena, moderna norma ĉina mandarena, aŭ simple mandarena estas norma varianto de la ĉina lingvaro kaj unu de la oficialaj lingvoj de la Ĉina Popola Respubliko kaj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj.

ATENTU: Simila varianto estas uzata en Tajvano (Guoyu) kaj Singapuro. Tial ĝi ankaŭ estas ofte nomata la mandarena lingvo. sed ĝi ne devas esti konfuzata kun la mandarena mem (官话 / 官話, guānhuà, "lingvo de la oficialuloj" aŭ 北方话 / 北方話, běifānghuà, "lingvo de la nordo"), kiu estas la lingvo ĝenerale parolata en la norda, centra kaj sudorienta kontinenta Ĉinio (vidu sub nordĉina dialektaro). La ĉina normlingvo estas la mandarena varianto kiel instruata en lernejoj kaj uzata de la aŭtoritatoj kaj amaskomunikiloj en la Ĉina Popola Respubliko, Tajvano kaj Singapuro. Ili ĉiuj estas skribataj en Baihua, la regiona ĉina skribolingvo.

La ĉina norma lingvo estas normigita formo de la lingvo nomata putonghua en ĉeftero Ĉinio. Putonghua estas skribita per simpligitaj ĉinaj karakteroj (plus romanigo de la Hanyu pinjino por instruaj celoj).

Guoyu (tajvana norma mandarena) estas simila lingva normo en Tajvano. Krom nombro de diferencoj en prononco kaj vortprovizo, Guoyu estas skribita pertradiciaj ĉinaj karakteroj (plus Zhuyin por instruado). Multaj karakteroj estas identaj inter la du sistemoj.

La prononco de la norma ĉina lingvo estas plejparte bazita sur la pekina mandarena lingvovarianto. ĝia vortprovizo sur la mandarenaj dialektoj kaj ĝia gramatiko estas bazita sur baihuawen, la skribita ĉiutaga ĉina lingvo.

Kiel aliaj variantoj de la ĉina, la ĉina norma lingvo estas tona lingvo. Ĝi havas pli komencajn konsonantojn sed malpli da vokaloj, finaj konsonantoj kaj tonoj ol sudaj variantoj. La ĉina norma lingvo estas izola lingvo, tamen kun multaj kunmetitaj vortoj.

La norma ĉina lingvo estas ĝenerale transskribita al pinjino (kiel en plej multaj Vikipedio-artikoloj) sed ankaŭ en bopomofo.

En 1982 la 'promocio de mandarena en la lando' estis oficiale adoptita en la ĉina konstitucio[2].

La oficiala lingvotago de la Unuiĝintaj Nacioj por la ĉina estas celebrata tutmonde la 20-an de aprilo[3].

Ĝi estas unu el ses oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Nomoj redakti

  • En la Ĉina Popola Respubliko la ĉina norma lingvo nomiĝas putonghua (simpligita ĉina: 普通话; tradicia ĉina: 普通話; pinjino: Pǔtōnghuà), litere tradukata: 'komuna lingvo' implicas neniun alian ol la nocion 'lingvafrankao'
  • En Tajvano guoyu (simpligita ĉina:国语; tradicia ĉina: 國語; pinjino: Guóyǔ; litere tradukata: "nacia lingvo"). daŭrigas esti la oficiala termino por la ĉina norma lingvo. Iuj iniciatintoj de tajvana sendependeco kontestas, ke la termino guoyu rilatas al la norma ĉina (mandarena) lingvo. Tial ili ofte nomas ĝin "pekina dialekto" aŭ zhongwen (skribo de la Meza Imperio).
  • En Malejzio kaj Singaporo, huayu (simpligita ĉina: 华语; simpligita ĉina: 華語; pinjino: Huáyǔ; litere tradukata: "lingvo de la ĉinoj").

Putonghua - ĝenerala aŭ komuna lingvo redakti

En la ĉina norma lingvo oni nomas ĝin Putonghua. Oni lernas ekde la 1950-aj jaroj la ĝeneralan aŭ komunan lingvon - "Putonghua" - en ĉiuj lernejoj de Ĉinio. Ĉiuj junaj homoj konas la ĝeneralan aŭ komunan lingvon.

 
4 tonoj de la ĝenerala aŭ komuna lingvo - Putonghua

Prononco redakti

  • La prononco de la norma ĉina baziĝas je la prononco de Pekino; ĝia vortprovizo baziĝas je la nordĉinaj dialektoj; ĝia gramatiko baziĝas je la gramatiko de la komunlingvaj literaturaj verkoj.
  • Oni devas lerni la hànyu pīnyīn, la 411 silabojn.
  • Oni lernas unue nur la silabojn sen tonoj. Eksterlandanoj bezonas almenaŭ 100 horojn. Vidu la helpilojn en eksteraj ligiloj.
  • La ĝenerala aŭ komuna lingvo havas nur kvar tonojn.
  • Eksterlandanoj devas lerni prononci ĉirkaŭ 1300 malsimilajn, ofte tre malfacilajn silabojn.

Prononco kiel tonlingvo redakti

  • La norma ĉina, same kiel ĉiuj specoj de la ĉina, estas tonlingvo.
  • En la norma ĉina ekzistas kvar malsamaj tonoj.
  • La 1-a tono estas alta. — Ō
  • La 2-a tono grimpas. ó
  • La 3-a tono falas kaj grimpas. nǐ  (vi) aŭ hǎo (bona)
  • La 4-a tono falas. à
  • La lingvo havas ankaŭ altajan kaj profundajn neŭtralajn tonojn.
  • La lingvo havas ankaŭ duonan 3-an tonon antaŭ 1-an, 2-an, 4-an aŭ neŭtralajn tonoj. La duona 3-a tono nur falas.
  • Du sekvaj 3-a tonoj ŝanĝas la prononcon en "2-a kaj 3-a tonoj", la unua silaboj estas en 2-a kaj la dua silaboj en 3-a tono. - nǐ hǎo -
  • Vortoj kun pluraj tonoj povas ankaŭ ŝanĝi la prononcon.
  • La prononco estas tre grava kaj ankaŭ tre malfacila. La eksterlandano devas lerni tre ekzakta. Li devas tre serioze kaj tre solide kaj tre longe studi la prononcon. La eksterlandano bezonas 100 horojn por la silaboj ankoraŭ sen tono. Sen tre serioza kono de silaboj ankoraŭ sen tono, oni ne povas lerni la ĝeneralan aŭ komunan lingvon - Putonghua.

Ofte uzata ekzemplo por ilustri la kvar tonojn (plus neŭtralan) estas la silabo "ma." La tonoj kutimas esti ilustritaj jene:

  • 1 (妈/媽) 'panjo'
  • 2 () 'lina'
  • 3 (马/馬) 'ĉevalo'
  • 4 (骂/罵) 'skoldi'
  • - ma (吗/嗎) 'ĉu?'

Pluraj el tiuj silaboj tamen havas kromajn signifojn por kiuj estas uzataj aliaj ideogramoj.

La ĉin-usona lingvisto Yuen Ren Chao (Zhao Yuanren) kreis plurajn rakontetojn en kiuj la vortoj malsamas sole per sia tono.

Jen ekzemplo: Aŭskulti Arkivigite je 2010-07-07 per la retarkivo Wayback Machine

Qí Qí qī qī. Qí qī qì qī qì. Qí Qí qì. Qì qí qī qī. Qí qí qǐ. Qī qī qì. Qǐ qí qī Qí. Qí Qí qī qī. Qì qì qī Qí.

Traduko: Sesdekjarulo el Ĉi havis sep edzinojn. La edzinoj de la sesdekjarulo forĵetis la lakaĵojn (漆器). La sesdekjarulo el Ĉi koleriĝis, forlasis la sep edzinojn kaj forrajdis sur ĉilino (麒麟). La sep edzinoj bedaŭris kaj petis lin resti en Ĉi. La sesdekjarulo el Ĉi lasis sian koleron kaj restis en Ĉi.

En pǔtōnghuà, kun siaj kvar distingivaj tonoj, oni uzas 1277 silabojn kun specifita tono, aŭ 398 ĝis 418 bazajn silabojn sen la tonoj. Aliaj ĉinaj dialektoj ofte havas pli da tonoj.

Skribo redakti

  • La lingvo estas skribata kun vortosignoj, kaj ĝia vortsignaro inkluzivas milojn da malsamaj signoj.
  • La skribo en hànyu pīnyīn estas la oficala transkripto.
  • Oni uzas la skribon en hànyu pīnyīn ankaŭ por oficialaj konstruaĵoj.
  • Eble la eksterlandoj povus uzi nur la hànyu pīnyīn, kaj nur malfrue la malfacialjn signojn.

Disvastigo redakti

En decembro 2004 unua opiniosondo pri lingvouzo en Ĉinio montris ke nur 53 procentaĵoj de la loĝantaro de Ĉinio, do proksimume 700 milionoj da homoj, povas komuniki en la norma ĉina lingvo[4].

Nuntempe estas kreskanta intereso pri lernado de la norma lingvovarianto en la tuta mondo, verŝajne pro la percepto ke Ĉinio fariĝas ĉiam pli grava kaj potenca lando.

Leĝo pri la komuna parolata kaj skribata lingvo redakti

La "Leĝo pri la komuna parolata kaj skribata lingvo de la Ĉina Popola Respubliko" estas la unua speciala leĝo pri parolataj kaj skribataj lingvoj en la Ĉina Popola Respubliko. Tiu ĉi leĝo estis aprobita la 31-an de oktobro 2000, dum la 18-a kunveno de la Konstanta Komitato de la Naŭa Tutlanda Popola Kongreso, kaj ekvalidis depost la 1-a de januaro 2001. Tiu leĝo establis la juran statuson de Putonghua kaj normigis la ĉinajn signojn kiel la "komunan nacian lingvon".

  • Artikolo 20 de tiu leĝo mencias ke: "en la instruado de la ĉina kiel fremda lingvo oni devus instrui Putonghua kaj normajn ĉinajn signojn".

Nuntempe, la Nacia Lingva Laborkomisiono respondecas pri gvidado de la antaŭenigo de Putonghua[5].

Kritiko redakti

Multaj plendas pri la arbitra decido fari la mandarenan oficiala lingvo en 1913 kaj lokaj advokatoj rezistas al la subpremado de gepatraj lingvoj[6].

Debato pri unusola normlingvo aŭ diversaj lingvoj aŭ dialektoj redakti

La debato, ĉu oni devas paroli pri unu sola lingvo aŭ pri aro da malsimilaj lingvoj, havas politikan signifon kaj estas foje afero de forta debato.

Unusola ĉina norma lingvo redakti

La mandarena, nomata hodiaŭ putonghua [la 'komuna lingvo'] servas kiel lingvofrankao en Ĉinio, ebligante al parolantoj de diversaj ĉinaj lingvoj komunikiĝi unu kun la alia. La lando restis lingve diverseca ĝis la 1990-aj jaroj, kiam la putonghua estis aprobita kiel la ĉefa instruilo en lernejoj[7] ,malfavora al la kantona, kiu estas pli proksima al la klasika ĉina en sia prononco kaj iom da gramatiko. Kontraŭe la normĉina putonghua kiu estas miksaĵo de nordaj dialektoj forte influitaj de la manĉura kaj la mongola[8].

Oficiala lingvo de Ĉinio redakti

La plej parolata ĉina lingvo, la norma ĉina norma lingvo (Putonghua), antaŭe nomata la mandarena, estas la oficiala lingvo de Ĉinio. La centra registaro donas specialan eminentecon al la norma ĉina en ĉiuj niveloj de registarado kaj en la eduksistemo, kaj eĉ patronas la eksterlandan instruadon de la norma ĉina. Pli ol duoble da ĉinoj parolas ĉi tiun ĉinan varianton ol ĉiujn aliajn lingvojn, lingvaĵojn aŭ dialektojn kombinite. Tial, iuj ofte nomas la norman ĉinan simple "ĉina lingvo".

Bibliografio redakti

Augusto Casquero, Ĉu ekzistas la ĉina lingvo?, revuo Esperanto, p. 20, februaro 2009, n-ro 1222 (2).

Claude Piron: La ĉina – mitoj kaj realo. Le chinois – idées reçues et réalité. Du­lingva eldono (eo-fr). MAS, 2017, 82 p., ISBN 978-2-36960-081-7

Vidu ankaŭ redakti

Ĉina lingvaro

Nordĉina dialektaro

Gramatiko de la mandarena lingvo

Eksteraj ligiloj redakti

(germana) Kursoj en multaj lingvoj

(germana) hànyu pīnyīn - aŭdado-tabelo

(franca) hànyu pīnyīn - aŭdado-tabelo

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas parte bazita sur la artikolo Mandarin standard en la franca vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. Noto: La "mandarena" estas malnova esprimo.
  2. (ĉina) Zhuang Han, 庄汉:论汉语方言的行政法保护 (pri la jure administra protekto de la ĉinaj dialektoj), la 30-an de januaro 2018.
  3. (en) Official Languages
  4. "403419.htm Greater numbers speak Mandarin". China Daily. la 26-an de decembro 2004.
  5. (zh) Respondecoj, Gvidantoj de la Historia Komitato [2010-04-19 ], la originala enhavo estis arkivita je 2014-12-10.
  6. (eo + alilingvaj versioj) Oiwan Lam, La kaŭzoj de estiĝo de la mito pri la kantona kiel pli aŭtentika ĉina lingvo - La diskutoj pri aŭtentikeco estas reago al kultura entrudiĝo, Global Voices, la 18-an de junio 2023, alirite la 29-an de junio 2023.
  7. (eo + alilingvaj versioj) Oiwan Lam, La kaŭzoj de estiĝo de la mito pri la kantona kiel pli aŭtentika ĉina lingvo - La diskutoj pri aŭtentikeco estas reago al kultura entrudiĝo, Global Voices, la 18-an de junio 2023, alirite la 29-an de junio 2023.
  8. (en) Cantonese almost became the official language, South China Morning Post, la 6-an de oktobro 2009, alirite la 29-an de junio 2023.