Norma germana, Supra germana aŭ pli precize Norma supra germana (en germana: Standarddeutsch, Hochdeutsch aŭ, en Svisio, Schriftdeutsch), estas la norma variaĵo de la Germana lingvo uzata en formalaj kuntekstoj kaj por komunikado inter diferencaj dialektaj areoj. Ĝi estas plurcentra Dachsprache kun tri kodigitaj (aŭ "normigitaj") specifaj regionaj variaĵoj: Germania norma germana, Aŭstria norma germana kaj Svisa norma germana.

Pri literumado kaj interpunkcio, rekomendita normo estas publikigita de la Rat für deutsche Rechtschreibung (formita en 2004) kiu reprezentas la registarojn de ĉiuj kaj majoritataj kaj minoritataj german-parolantaj landoj kaj dependaĵoj. Sekvi tiun normon estas nedeviga por ĉiutaga uzado escepte por registaraj institucioj kiel lernejoj. Por prononcado, ne estas oficialaj normoj sed estas long-daŭra de facto norma prononcmaniero ("Bühnendeutsch"), plej ofte uzata en formala parolmaniero kaj instrumaterialoj; ĝi estas simila al la formala germana parolata en kaj ĉirkaŭ Hanovro. Aliĝo al tiuj normoj fare de privataj unuopuloj kaj entreprenoj, inklude la amaskomunikilojn, estas laŭvola sed disvastigita.

Vidu ankaŭ redakti