Norman Borlaug

usona biologo

Norman Ernest BORLAUG ([ˈ|b|ɔːr|l|ɔː|ɡ]; 25a de Marto, 1914 - 12a de Septembro, 2009)[1] estis usona agronomo kiu kondukis iniciatojn tutmonde kiuj kontribuis al etendaj pliigoj en agrikultura produktado kio estis nomita Verda Revolucio. Borlaug ricevis multajn honorojn pro sia laboro, inklude de la Nobel-premio pri paco, la Prezidenta medalo de libereco kaj la Kongresa Ormedalo.

Norman Borlaug
Nobel-premiito
Persona informo
Norman Borlaug
Naskonomo Norman Ernest Borlaug
Naskiĝo 25-an de marto 1914 (1914-03-25)
en Cresco
Morto 12-an de septembro 2009 (2009-09-12) (95-jaraĝa)
en Dallas
Mortis pro malsano vd
Mortis per ne-Hodgkin-a limfomo vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Minesoto vd
Profesio
Okupo biologo • universitata instruisto • genetikisto • agronomo • inĝeniero vd
Laborkampo agronomio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Borlaug ricevis sian gradigon en forstado en 1937 kaj doktorigon en fitopatologio kaj genetiko el la Universitato de Minesoto en 1942. Li ricevis priagrikulturan esplorpostenon en la CIMMYT (Centro Internacional de Mejoramiento de Maíz y Trigo, Internacia Centro por Plibonigo de Maizo kaj Tritiko) en Meksiko, kie li disvolvigis duon-nanajn, alt-produktajn, malsan-rezistantajn tritikajn variaĵojn.[2][3] Dum la mezo de la 20-a jarcento, Borlaug estris la enkondukon de tiuj tre produktemaj variaĵoj kombine kun modernaj agrikulturaj produktoteknikoj en Meksiko, Pakistano, kaj Barato. Kiel rezulto, Meksiko iĝis granda eksportanto de tritiko ĉirkaŭ 1963. Inter 1965 kaj 1970, tritikorikoltoj preskaŭ duobliĝis en Pakistano kaj Barato, ege plibonigante la nutrosekurecon en tiuj landoj.[4]

Borlaug estis ofte nomata "la patro de la Verda Revolucio",[5][6] kaj oni konsideras lin kiel savanto de ĉirkaŭ mil milionojn da personoj tutmonde el malsatego.[7][8][9][10] Laŭ Jan Douglas, plenuma helpanto de la prezidanto de la Fondaĵo de Monda Manĝopremio, la fonto de tiu afero estas la artikolo de Gregg Easterbrook de 1997 nome "Forgotten Benefactor of Humanity", (Forgasita Bonfaranto de la Homaro). Tiu artikolo asertas, ke la "formo de agrikulturo kiun Borlaug predikas povus esti evitinta mil milionojn da mortoj."[11] Li ricevis la Nobel-premion pri paco en 1970 agnoske de siaj kontriboj al la monda paco tra la pliigo de manĝoliverado.

Poste en sia vivo, li helpis al la aplikado de tiuj metodoj pliigi la manĝoproduktado en Azio kaj Afriko.[12]

Kelkaj verkoj redakti

 
Borlaug kun la usona Sekretario de Agrikulturo Ann M. Veneman ĉe naskiĝtaga torto preparita por sia 90a naskiĝtago.


Notoj redakti

  1. Nobel Prize winner Norman Borlaug dies at 95. Associated Press (13a de Septembro 2009). Alirita 17a de Septembro 2012.
  2. Swaminathan, M. S. (2009). "Obituary: Norman E. Borlaug (1914–2009) Plant scientist who transformed global food production". Nature. 461 (7266): 894. Bibcode:2009Natur.461..894S. doi:10.1038/461894a. ISSN 0028-0836. PMID 19829366. S2CID 36572472.
  3. Phillips, R. L. (2013). "Norman Ernest Borlaug. 25 March 1914 – 12 September 2009". Biographical Memoirs of Fellows of the Royal Society. 59: 59–72. doi:10.1098/rsbm.2013.0012. S2CID 75211546.
  4. "Borlaug, father of ‘Green Revolution’, dead", DAWN.com. 14a de Septembro 2009. Alirita la 27an de Majo 2015.
  5. Scott Kilman and Roger Thurow, , "Father of 'Green Revolution' Dies".
  6. (15a de Oktobro 2009) “Norman Ernest Borlaug (1914–2009)”, Science 326 (5951), p. 381. doi:10.1126/science.1182211. 
  7. Norman Borlaug. scienceheroes.com. Alirita 5a de Junio 2013.
  8. MacAray, David, "The Man Who Saved a Billion Lives", The Huffington Post, 15a de Oktobro 2013.
  9. La esprimo "over a billion lives saved" estas ofte citita de aliuloj reference al Norman Borlaug's work.
  10. Hearings. Arkivita el la originalo je 2011-11-06. Arkivigite je 2011-11-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-06. Alirita 2021-07-02.
  11. Januaro 1997, Gregg Easterbrook Forgotten benefactor of humanity en gazeto "The Atlantic", alirita la 25an de Oktobro, 2016.
  12. Enriquez, Juan. Why Can't We Grow New Energy?. TED (Septembro 2007). Alirita 18a de Septembro 2012.