Norman Rockwell

usona pentristo

Norman ROCKWELL (naskiĝis la  3-an de februaro 1894(nun 1894-02-03) en Novjorko, mortis la 8-an de novembro 1978 en Stockbridge, Masaĉuseco) estis usona pentristo. Dum 40 jaroj Rockwell desegnis la kovril-paĝojn de The Saturday Evening Post. Li ankaŭ estas konata pro sia 64-jara rilato kun la asocio Knabaj Skoltoj de Ameriko, dum kiu li produktis kovrilojn por ilia publikaĵo Boys' Life, kalendarojn kaj aliaj ilustraĵojn. Norman Rockwell mortis pro emfizemo.[1] La Muzeo Norman Rockwell en Stockbridge posedas multajn el liaj verkoj.

Norman Rockwell
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1894 (1894-02-03)
en Nov-Jorko
Morto 8-an de novembro 1978 (1978-11-08) (84-jaraĝa)
en Stockbridge
Mortokialo pulma emfizemo
Tombo Stockbridge Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Lernejo de Dezajno Parsons • Art Students League of New York • Mamaroneck High School • Grand Central School of Art
Familio
Patro Jarvis Waring Rockwell
Patrino Anne Mary Hill Rockwell
Frat(in)o Jarvis Waring Rockwell
Edz(in)o Molly Punderson • Mary Leete Punderson • Mary Rhodes Barstow • Irene O'Connor
Okupo
Okupo pentristo • ilustristofotisto
Verkoj Libereco kontraŭ Bezono
Libereco de Parolo
Libereco de la Kredo
vdr

Famkonataj estas liaj pentraĵoj pri la Kvar Liberecoj de prezidanto Franklin D. Roosevelt, titolitaj: Libereco de parolado, Libereco de kulto, Libereco el malhavo kaj Libereco el timo.[2]

Famaj verkoj redakti

Referencoj redakti

  1. Norman Rockwell. Biography. Alirita Oktobro 8, 2017.
  2. Four Freedoms. The National Archives. Alirita Oktobro 8, 2017.

Eksteraj ligiloj redakti