Normanda konkero de Anglio

(Alidirektita el Normana konkero de Anglujo)

La Normanda konkero de Anglio ekis la 28an de septembro 1066 per la invado de Anglio fare de Vilhelmo, Duko de Normandio. Li famiĝis kiel Vilhelmo la Konkerinto post sia venko ĉe la Batalo apud Hastings la 14an de oktobro 1066, kie venkis la reĝon Harold Godwinson. La armeo de Haroldo estis draste elĉerpita en la angla venko de la Batalo de Stamford Bridge en Norda Anglio la 25an de septembro de 1066 super la armeo de la reĝo Harald la 3-a de Norvegio. Komence de 1071, Vilhelmo jam regis plejparton de Anglio, kvankam pluis ribeloj kaj rezistado ĝis proksimume 1088.

La normanda kavalerio atakas (Tapiŝo de Bayeux)

La normanda konkero estis gravega evento en la angla historio. Ĝi ege forflankigis la indiĝenan regantan klason, anstataŭante ĝin per fremda, franclingva monarkio, aristokratio kaj klerikaro. Tio siavice okazigis transformon de la angla lingvo kaj de la kulturo de Anglio en nova epoko ofte menciata kiel "Normanda Anglio".

Pro submeto de Anglio sub la regadon de reĝoj devenantaj de Francio, la normanda konkero interligis la landon pli proksime kun kontinenta Eŭropo, malpliigante la skandinavan influon, kaj ankaŭ metis en la scenejon rivalecon kun Francio kiu daŭros intermite dum multaj jarcentoj. Ĝi ankaŭ havis gravajn sekvojn por la resto de la Britaj Insuloj, preparante la terenon por pluaj konkeroj en Kimrio kaj Irlando, kaj por ampleksa penetro en la aristokrataro de Skotlando de normandoj kaj aliaj franclingvaj familioj, kun la aldonita disvastiĝo de kontinentaj institucioj kaj kulturimpresoj. ​

Normanoj kaj normandoj (noto terminologia) redakti

Vilhelmo la Konkeranto kaj liaj kunbatalantoj venis el Normandio, provinco Francia; ili estis normandoj. Ili parolis la francan lingvon, kaj ne plu estis la normanoj, skandinavia popolo de kies nomo devenas la nomo de la nova miksita etno. Tial la koncerna konkero en Esperanto estas nomata la Normanda konkero. Tial tute logike PIV konstatas (en la artikolo «normando»):

la konkero de Anglujo fare de la normandoj en 1066.

Simile estas en la lingvoj kiuj distingas inter normana kaj normanda (ekz‑e franca, hispana, nederlanda, rusa, portugala…). Tamen en la angla (kaj ne nur en la angla) la adjektivo rilata al Normandy estas Norman, kaj iuj esperantistoj paŭsas tiun konfuzon en Esperanton. Tio estas malregula kaj tial evitinda en Esperanto, tiom pli, ke normana (t.e. vikinga) konkero de Anglio efektive okazis en 1015 sub Knuto la Granda.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(En la angla)