Noktomutuo

(Alidirektita el Nothocrax)

La NoktomutuoNoktokraco (Nothocrax urumutum) estas birdospecio membro de la familio de Kracedoj, nome parenca de la nestamasuloj de Aŭstralazio, sed loĝanta en Ameriko. Ĝi estas la ununura specio de la genro Nothocrax.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Noktomutuo
Noktomutuo
Noktomutuo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Nothocrax
Specio: N. urumutum
Nothocrax urumutum
(Spix, 1825)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Ĝi troviĝas en okcidenta Brazilo, Kolombio sude de la rivero Guaviare, orienta Ekvadoro, nordorienta Peruo, kaj sudokcidenta Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ marĉoj. Oni ne konas subspeciojn.[1]

Aspekto redakti

Ili estas averaĝe 66 cm longaj. Ĝi havas nigrajn longan kreston kaj kronon. La plumaro de la dorso, flugiloj kaj vosto estas malhelbruna kun nigrecaj nuancoj. La ventro estas cinamokolora. Prezentas ruĝan mallongan fortikan bekon, supraokulan flavan brovon kaj subokulan malhelbluan, unuigitajn kvazaŭ elipso. La kruroj estas rozkoloraj.[2]

Biologio redakti

Ili loĝas en humidaj ĝangaloj ĉe riveroj en areoj kun bona drensistemo, kiaj malaltaj montetoj aŭ ĉe montetaro ĝis 500 msm. De nokta aŭ krepuska kutimaro, ili serĉas manĝon laŭ paroj aŭ sole. Ili nestumas ĉe la pintoj de falintaj trunkoj.

Referencoj redakti

  1. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Elŝutebla el Cornell Lab of Ornithology
  2. Rodríguez Mahecha, J.V, Hughes, N., Nieto, O. & Franco, A.M. (2005). Paujiles, Pavones, Pavas & Guacharacas. Bogotá: Conservación Internacional.