Notenbüchlein für Anna Magdalena Bach

La Notenbüchlein für Anna Magdalena Bach [eo: Klavarlibretoj por Anna Magdalena Bach] estas du notkajeroj el 1722 kaj 1725, kiujn kompilis Johann Sebastian Bach kaj sia edzino Anna Magdalena.

La notlibroj estas konservataj en la Ŝtata Biblioteko je Berlino. Ankaŭ por sia filo Wilhelm Friedemann J. S. Bach verkis pianolibreton.

La notlibro el la jaro 1722 redakti

 
Clavier-Büchlein vor Anna Magdalena Bachin Anno 1722, titolfolio
 
Ĉi tiu paĝo de la Notenbüchlein el 1722 enhavas en manskribo de Anna Magdalena la gavoton el la Franca suito n-o 5 (BWV 816).

La formato de la libro ekestinta en Köthen estas malgranda-horizontala; la kovriloj estas tegitaj per verda papero, dorsoj kaj anguloj per ledo. La libro enhavas 25 foliojn kun 48 surskribitaj notpaĝoj, du paĝoj estas liniitaj, sed ne surskribitaj. Ĉiuj folioj malligiĝis el la bindaĵo, kelkaj tavoloj perdiĝis.

La interna paĝo de la kovrilo portas la titolon skribitan de fremda mano:

Clavier-Büchlein vor Anna Magdalena Bachin ANNO 1722 B.

(Sub tiu Johann Sebastian Bach notis por si titolojn de tri libroj de August Pfeiffer, kiuj ankaŭ troviĝis ĉiuj tri en lia postlasaĵo: „Ante Calvinismus / Christen Schule item / Anti Melancholicus“ - supozeble Bach ĵus ne disponis pri pli taŭga papero. Kun la notlibro la notaĵo certe ne rilatas.)

Ĉiuj muzikpecoj de la libro estas komponaĵoj de Johann Sebastian Bach. Li ankaŭ numeris la unuajn ses paĝojn per la ciferoj 4 ĝis 9. Mankas do tavolo de kvar paĝoj formantaj la komencon, kiuj supozeble enhavis la titolon kaj tri notpaĝojn. La manskriba numerado tamen finiĝas per tio; poste oni senkonsidere de mankaj folioj tranumeris.

Verkoj redakti

La Notenbüchlein enhavas jenajn komponaĵojn:

  • Franca suito n-o 1 d-minora (BWV 812)
  • Franca suito n-o 2 c-minora (BWV 813)
  • Franca suito n-o 3 b-minora (BWV 814)
  • Franca suito n-o 4 E♭-maĵora (BWV 815)
  • Franca suito n-o 5 G-maĵora (BWV 816)
  • Fantazio por orgeno (BWV 573)
  • Ario kun variacioj c-minora (BWV 991)
  • Ĥoralpreludo pri: Jesus meine Zuversicht (BWV 728)
  • Menueto (BWV 841 – ĉi tiu menueto ankaŭ troviĝas en la klavarlibreto por W. F. Bach).

La menueton apartena al Franca suito n-o 2 komponis nekonato, La menueton finantan la volumon Anna Magdalena, ĉiujn ceterajn Johann Sebastian. La unuaj tri suitoj estas mankohavaj pro la mankaj folioj.

La Notenbüchlein el la jaro 1725 redakti

La formato de la libro estas granda-horizontala; La folioj estas ornamitaj per ortranĉejo, La kovriloj tegitaj per verda papero estas ornamitaj per orpresaĵo. La ekstera flanko de la antaŭa kovrilo portas la signojn enpresitaj per oro:

A. M. B. / 1725

Sur la interna flanko staras jenaj vortoj de lia posedinto C. F. Zelter:

Anna Magdalena, dua ezino de J. S. Bach, kies nomo ornamas ĉi tiun libron, onidire estus bonega kantistino.

Carl Philipp Emanuel Bach, el kies posedaĵo la libro transiĝis al Zelter, numeris la paĝojn de la notoparto ekde 1 ĝis 121. La tri lastaj folioj de la libro enhavas tekstojn kaj ne estas numeritaj.

Verkoj redakti

La notlibro enhavas jenajn komponaĵojn:

  • Recitativo „Ich habe genung“ kaj ario „Schlummert ein, ihr matten Äugen“ (el BWV 82)
  • Kvarvoĉa ĥoralo Dir, dir, Jehova, will ich singen (BWV 299)
  • Sakrala lido Dir, dir, Jehova, will ich singen (BWV 452)
  • Ario „Bist Du bei mir“ (BWV 508) de Gottfried Heinrich Stölzel[1]
  • Pluaj arioj kaj lidoj (BWV 509-518)
  • Ĥoralaranĝaĵo Wer nur den lieben Gott läßt walten BWV 691
  • Franca suito n-o 1 d-minora (BWV 812)
  • Franca suito n-o 2 c-minora (BWV 813)
  • Partito n-o 3 a-minora (BWV 827)
  • Partito n-o 4 e-minora (BWV 830)
  • Preludo C-maĵora el Wohltemperiertes Clavier (BWV 846)
  • Ario, kiun Johann Sebastian Bach poste uzis por la Goldberg-Variationen BWV 988.
  • Dekkvin dancoj, tri marŝoj kaj aliaj pecoj (BWV Anh. 113-132)
  • rondelo de François Couperin
  • Komponprovaĵo
  • „Menuet fait par Mons. Böhm.“

La plej grandan parton de la muzikaĵoj verkis Anna Magdalena, kelkajn kontribuis Johann Sebastian, ankaŭ troviĝas fremdaj manskriboj. De kelkaj verkoj la komponisto estas pruvebla, de la ceteraj la aŭtoreco preskaŭ ne estos eltrovebla.

Referencoj redakti

  1. Andreas Glöckner en: Bach Jahrbuch 2002, S. 172-174.

Fontoj redakti

  • En la artikoloj estas enigitaj partoj de la antaŭparolo de la eldono de la kompleta verkaro de Bach: Johann Sebastian Bachs Musikstücke aus den Notenbüchern der Anna Magdalena Bach. Eldonita far Bach-Gesellschaft je Lepsiko. antaŭparolo de Paul Graf Waldersee († 1906), Königsberg en Frankonio, 1894. [1] [2]
  • Wolfgang Schmieder: Thematisch-systematisches Verzeichnis der musikalischen Werke von Johann Sebastian Bach. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1990, ISBN 3-7651-0255-5

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Notenbüchlein für Anna Magdalena Bach » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 2923837 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)