Ĥordo (anatomio)

(Alidirektita el Notokordo)

Ĥordo[1] (latine: chorda dorsalis), aŭ Notokordo[mankas fonto], estas la praa interna aksoskeleto de ĉiuj ĥorduloj, al kiuj apartenas ankaŭ la vertebruloj.

La ĥordo konsistas el kartilageca materialo kaj donas stabilecon kaj elastecon al la organisma trunko. Ĉe vertebruloj la ĥordo estas anstataŭata per la osteca spino, sed dum la embriogenezo (embria disvolviĝo) oni povas vidi ĥordan fazon. Fragmentoj de la ĥordo konserviĝis en la gelateneca kerno de la intervertebra disko.

Referencoj redakti