Nottertal-Heilinger Höhen

komunumo en Turingio, Germanio

Nottertal-Heilinger Höhen [NOtata:l HAJlinga HÖen] estas urba komunumo en Germanio, kiu ekestis komence de 2019 per fuzio de la antaŭe memstaraj komunumoj Bothenheilingen, Issersheilingen, Kleinwelsbach, Neunheilingen, Obermehler kaj la urba komunumo Schlotheim. Ĝi troviĝas en la distrikto Unstrut-Hainich de la federacia lando Turingio, kaj iusence estas la sekvaĵo de antaŭa komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Schlotheim. En la komunumaro membris ankoraŭ la loĝlokoj Körner kaj Marolterode, kiuj formale daŭre konsideratas komunumoj, sed administratas en la nova komunumo Nottertal-Heilinger Höhen, ĉar la vivteno de propra kompleta administrejo estus tro multekosta. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 5899 loĝantojn. Centra loko de la komunumo estas la antaŭe urba loĝloko Schlotheim.

Nottertal-Heilinger Höhen
Blazono
Nottertal-Heilinger Höhen (Germanio)
Nottertal-Heilinger Höhen (Germanio)
DEC

Map

kampara komunumo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Unstrut-Hainich
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036021, 036043
Poŝtkodo 99994
Aŭtomobila kodo UH
Oficiala Municipokodo 16064077
Politiko
Komunumestro Hans-Joachim Roth (ekde 2019, do ekde la ekesto)
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Markt 1
Demografio
Loĝantaro 5899 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 14′ N, 10° 39′ O (mapo)51.237510.655555555556Koordinatoj: 51° 14′ N, 10° 39′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 243 m
Areo 75,96 km²
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

 
ŝnurfara muzeo en la komunumoparto Schlotheim
 
trabfaka domo en la komunumoparto Mehrstedt
 
kirko "Martin Luther" en Hohenbergen
 
eksa ventmuelejo en Schlotheim