Nové Hamry, iama minej-urbo en Ĉeĥio, troviĝas en belega angulo de Ercmontaro - meze de arbarriĉaj deklivoj. Tiu ĉi origine minista kolonio post la dua mondmilito apartenis al proksima urbo Nejdek, sed nun estas denove memstara civito. Vivas ĉi tie 362 loĝantoj (2023).

Nové Hamry
germane Neuhammer bei Karlsbad
municipo
Preĝejo de sankta Johano Nepomuka
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nové Hamry
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Nejdek
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Rivero Rolava
Situo Nové Hamry
 - alteco 693 m s. m.
 - koordinatoj 50° 22′ 54″ N 12° 42′ 29″ O / 50.38167 °N, 12.70806 °O / 50.38167; 12.70806 (mapo)
Areo 25,11 km² (2 511 ha)
Loĝantaro 362 (2023)
Denseco 14,42 loĝ./km²
Unua skribmencio 1654
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 362 24
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0412
NUTS 5 CZ0412 506494
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nové Hamry
Retpaĝo: www.novehamry.eu
Portalo pri Ĉeĥio

De la urbo Nejdek estas ĉi tien distanco 6 km norden kaj de tie al la alia ercmontara centro, por multaj certe jam konata - al urbo Pernink estas la distanco 5 km.

La civito troviĝas en supermara alto de 690 m ĝis 850 m. Ĝin fondis en la 15-a jarcento ministoj, kiuj tiam tie ĉi ekspluatis stanon kaj fer-ercon.

En Ercmontaro estas multaj montoj, arbaraj deklivoj, multaj centroj historiaj ... kaj nuntempe ĉi tie estas centroj de ripozo, centroj de vintraj sportoj, multaj belegaj valoj, kie oni povas trovi kvieton, silenton, refreŝiĝon. Nové Hamry estas unu el multaj ercmontaraj centroj, kiu somere kaj ankaŭ vintre servas kiel ripozloko por laboruloj; sed ankaŭ por unuopuloj. Montaraj kabanoj kaj dometoj estas ĉi tie kvazaŭ disŝutitaj sur la deklivoj de kelkaj montoj: Monto de Pernink (Perninský vrch, alta 996 m), Monto Tisovský (Tisovský vrch, alta 977 m) kaj Monto Borový (Borový vrch, alta 925 m). La urbeton ĉirkaŭas apud la menciitaj ankaŭ aliaj montoj: Rudenský Špičák (926 m), Monteto Chaloupecký (899 m), Monteto Vysoký (882 m), Monteto Dvorský (839 m).

Tra la urbeto fluas montara rivereto Rolava, kiu trafluas urbojn Nejdek, Nová Role, Stará Role kaj finas sian vojon en Karlovy Vary, kie ĝi enfluas en la riveron Ohře.

En Nové Hamry kaj en ĉirkaŭaĵo estas bonaj skiterenoj. Vintro estas kutime en Ercmontaro sufiĉe longa kaj abundas per neĝo.

El la tuta urbeto estas rimarkinda la preĝejo de Sankta Johano de Nepomuk, konstruita en la jaro 1789. Ĝi estas tipa ekzemplo de malfrua barokstilo de karlovara regiono.

En la urbeton oni povas veturi per vagonaro sur la fervojo el Karlovy Vary, kiu kondukas ĝis la ĉelima urbeto Potůčky kaj oni povas ankaŭ daŭrigi en Germanion en urbon Johanngeorgenstadt.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.