Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Slovakio. Pri vilaĝo en Ĉeĥio en distrikto Olomouc temas artikolo Nové Zámky (Mladeč).

Nové Zámky, hungare Érsekújvár, germane Neuhäus(e)l estas urbo en Slovakio en regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky, kies distriktejo estas. La loknomo signifas en ĉiuj lingvoj Novaj Kasteloj.

Nové Zámky
hungare Érsekújvár, germane Neuhäus(e)l
urbo
Placo en Nové Zámky
Blazono
Oficiala nomo: Nové Zámky
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Nové Zámky
Historia regiono Supra Hungarujo
Rivero Nitra
Situo Nové Zámky
 - alteco 119 m s. m.
 - koordinatoj 47° 59′ 15″ N 18° 09′ 45″ O / 47.98750 °N, 18.16250 °O / 47.98750; 18.16250 (mapo)
Areo 72,565312 km² (7 256,53 ha)
Loĝantaro 40 456 (31.12.2008)
Denseco 557,51 loĝ./km²
Unua skribmencio 1573
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 940 XX
Telefona antaŭkodo +421-35
Aŭtokodoj NZ
NUTS 503011
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Vikimedia Komunejo: Nové Zámky
Retpaĝo: www.novezamky.sk
Portalo pri Slovakio
Érsekújvár en 1685

Situo redakti

Nové Zámky situas sur ebenaĵo, laŭ ambaŭ flankoj de Nitra, laŭ ĉefvojoBudapeŝto-Vác-Prievidza, laŭ fervojoj Budapeŝto-Vác-Bratislavo kaj Komárno-Prievidza. La ĉefurbo troviĝas 100 km.

Historio redakti

La urbo estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. Antaŭ la hungaroj avaroj kaj slavoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1183 pri Nyárhíd (=somera ponto), kiu estis vilaĝo ĝis 1691, tiam aliĝis al la urbo. Grava komerca vojo Buda-Prago trairis la vilaĝon, kaj estis tie ponto kaj doganejo. Estis alia vojo al Privigye kaj al la ceteraj minaj urboj. Pro la graveco la vilaĝo estis reĝa komunumo ĝis 1245, tiam reĝo Béla la 4-a donis ĝin al la kumanoj. Tiu nomada popolo kaŭzis problemojn, tial la reĝo reprenis la komunumon kaj donis al klostro, iom poste ĝi apartenis al ĉefepiskopo de Esztergom. Post apero de turkoj tutlande oni konstruis fortikaĵojn, ankaŭ tie, kiu nomiĝis latine Castrum Novum (=nova fortikaĵo). Interne estis urbo kun ortangulaj stratoj. Ekstere estis heksagono kun 6 bastionoj. En 1585 katolika , post 10 jaroj kalvinana preĝejoj konstruiĝis. Longe estis tie kalvinana episkopo. Gabrielo Bethlen en 1621 okupis la fortikaĵon, sed poste laŭ pacokontrakto li retiriĝis. En 1663 la turkoj okupis ĝin kaj tenis dum 22 jarojn. Post la liberiĝo la fortikaĵo kaj la ĉirkaŭaĵo iĝis urbo. En 1704 armeo de Francisko Rákóczi la 2-a okupis la urbon kaj la fortikaĵon senbatale, en 1708 la Habsburgoj vane sieĝis ĝin, sed tio sukcesis en 1710.

Poste okazis paca periodo, la fortikaĵo malkonstruiĝis. La loĝantaro okupiĝis pri agrikulturo. Alvenis judoj, serboj, grekoj, italoj kaj ciganoj okupiĝintaj pri komercado. En 1764 apoteko, en 1850 fervojo, en 1896 hospitalo, en 1902 poŝto, en 1904 ŝuofabriko ekfunkciis. En printempe de 1919 la ĉeĥa armeo okupis la urbon, sed poste la tiam komunista hungara armeo reokupis ĝin, somere la ĉeĥoj faris la reokupon. La regiono ekde 1920 apartenis al Ĉeĥoslovakio, dume la urbo perdis la urban rangon en 1923. Inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis kaj reurbiĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario.

En 1944 la germanoj okupis Hungarion kaj komenciĝis deportado de judoj. Nové Zámky estis dum la dua mondmilito plej multe bombardata hungara urbo. En 1947 okazis loĝantarŝanĝo inter hungaroj kaj slovakoj, sed alvenis ankaŭ slovakoj el la pli nordaj regionoj. La urbo denove apartenis al Ĉeĥoslovakio inter 1945-1993, poste al Slovakio. En 2001 loĝis en la urbo 42 262 da homoj (30 631 slovakoj, 11 630 hungaroj).

 
Kaskadoj Zúgov apud Nové Zámky

Vidindaĵoj redakti

  • sinagogoj el la 2 restis nur 1
  • kapelo omaĝe al Sankta Triunuo en la tombejo jam ne ekzistanta
  • kapelo omaĝe al Sankta Antonio el 1913
  • kapelo omaĝe al Dipatrino el la 18-a j.c.
  • kapelo omaĝe al Sankta Anna el 1762 por germanoj
  • restaĵoj de bastionoj
  • novgotika luterana preĝejo el 1905
  • kalvinana preĝejo el 1942
  • monumento pri liberiĝo de turkoj el 1935
  • monumento pri Bernolák
  • monumento de Gergely Czuczor el 1966
  • diversaj sportejoj
  • termala banejo

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti