Nov-Flandra Alianco

politika partio en Flandrio, Belgio

La Nov-Flandra Alianco aŭ nederlande Nieuw-Vlaamse Alliantie (N-VA) estas flandra politika partio.

Nov-Flandra Alianco
emblemo
partio
Komenco 13-a de oktobro 2001 vd
Antaŭe Popolunio vd
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Bruselo
Ideologio

flandra naciismo • ekonomia liberalismo

Fondinto(j) Geert Bourgeois vd
Ĉefestro(j) Bart De Wever vd
Membro de Eŭropa Libera Alianco vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo neprofitcela organizaĵo
vdr
Nov-Flandra Alianco
Nieuw-Vlaamse Alliantie
Emblemo de Nov-Flandra Alianco
partio
Lando  Belgio
Estro Bart De Wever
Fondiĝo 2001
Lingvo(j) nederlanda
Ideologio flandra naciismo, ekonomia liberalismo
Retejo www.n-va.be
vdr
Bart De Wever (prezidanto)

Ĝi precipe strebas por efikeco kaj por la sendependiĝo de Flandrio. Ĝi formis kartelon kun la plej granda partio de la lando, CD&V, ĝis 2010. Kiam la N-VA neatendite iĝis la ĉefa partio de Belgio en junio 2011, ili ek-nuligis la kartelon kaj ekkreis ĉie apartajn listojn.

La partio ekestis en la jaro 2001 kiam ekzistis malkonsento ene de la tiama partio Volksunie pri la (mal)aprobo de la Lambermont-interkonsento pri plua ŝtata reformo. La partio estis disigita en dekstrema "Nieuw-Vlaamse Alliantie" kaj maldekstrema "spirit".

Elektosojlo

Sub gvido de Geert Bourgeois la partio en la jaro 2003 unuafoje partoprenis al la baloto. Ili sukcesis nur en Okcidenta Flandrio pasi la elektosojlon. Nur Geert Bourgeois do restis kiel reprezentanto en la federacia parlamento. Ankaŭ por la balotoj de la Flandra Parlamento validis elektosojlo. La partio sukcesis tiun pasi kaj havas diversajn reprezentantojn en tiu organo.

Partianoj

Partia krizo

La kartelo kun CD&V je la 30-a de novembro 2006 estis haltigita post la membriĝo Jean-Marie Dedecker kaj Boudewijn Bouckaert al N-VA. CD&V ne povis akcepti s-ron Dedecker en la kartelo. Unue N-VA decidis sole daŭrigi, sed je la 9-a de decembro 2006 la konsilantaro de la partio decidis malfavore al tio. Rezulte de tiu ĉi decido, Jean-Marie Dedecker forlasis la partion.

Eksteraj ligiloj