Malfermi la ĉefan menuon

Nova Bach-monumento en Lepsiko

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la Nova Bach-monumento en Lepsiko. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Malnova Bach-monumento en Lepsiko.
La Nova Bach-monumento antaŭ la Thomas-preĝejo

La Nova Bach-monumento en Lepsiko troviĝas sur la Thomas-tombejo sude de la Thomas-preĝejo anstataŭ Leibniz-monumento tie staranta ekde 1883 ĝis 1906. Ĝi estas unu el la vidindaĵoj de la urbo.

FormadoRedakti

 
La sokloreliefo montras la Thomas-preĝejon malantaŭ la malnova Thomas-lernejo

Sur konkokalka soklo 3,20 metrojn alta, kiun konceptis la lepsika arkitekto kaj urba konstrukonsilanto Otto Wilhelm Scharenberg kaj kiu portas la nomon de la honorigato, troviĝas bronzostatuo 2,45 metrojn alta, kiun konceptis la lepsika skulptisto Carl Seffner kaj gisis firmao Noack & Brückner. Ĝi montras la Thomas-kantoron starantan antaŭ orgeno (tamen tute malhistorie ornamita laŭ secesia stilo), la dekstran manon levitan, ĉirkaŭprenantan notrulaĵon, por dirigentado, la maldekstran manon ĵus malprenita de la orgenmanualo - do plene en la laboro. La longa frako estas malferma; la jako nur malkomplete butonita. Dorsflanke de la orgeno troviĝas bareliefo montranta la malnovan Thomas-lernejon, vidate el okcidento.

HistorioRedakti

 
Turistogrupo antaŭ la nova Bach-monumento en februaro 1986

Jam en la jaro 1885, okaze de la 200-a naskiĝdatreveno de Bach, oni pripensis pri dua monumento por la Thomas-kantoro. Sed nur en 1894, post komenco de alikonstrulaboroj de la Johano-pregejo, la lige kun tio okazanta remalkovro kaj surkonstruado de la tombo de Bach same kiel la identigo de lia kranio far Seffner, la projektoj plikonkretiĝis. La ostoj estis entombigitaj kune kun tiuj de poeto Christian Fürchtegott Gellert en novkreita Bach-Gellert-tombo en la altarspaco de la Johano-preĝejo kaj du bronzotabuloj estis enigitaj en la preĝejoplankon. Por Gellert dekstre de la altaro jam troviĝis epitafo montranta ties buston. Pro tio monumento por Bach, verkita far Seffner, starus sur la maldekstra flanko de la altaro. – Poste oni rezignis la planadon de Bach-monumento en la Johano-preĝejo; la skulpturo, kiun Seffner origine planis, estis reduktita al busto pro kostokaŭzoj. Ekde 1899 furiozis akra disputo pri la starloko, je kiu oni krom pri la Johano-preĝejo ankaŭ diskutis pri variaj lokoj ĉe Thomas-preĝejo kaj Thomas-lernejo, la longjaraj laborlokoj de Bach.

En la jaroj 1901/1902 oni prenis 5.000 ormarkojn el la postlasaĵo de la lepsika negocisto Franz Dominic Grassi por la nova Bach-monumento. En la disputo pri la starloko venis decido en la jaro 1906 favore al la tombejo de Thomas-preĝejo: La tie staranta monumento por Leibniz estu translokita en Paulinerhof de la universitato. Oni senvualigis la novan Bach-monumenton la 17-an de majo 1908 (dimanĉon Cantate) kiel kulmino de tritaga Bach-festivalo de la lepsika Bach-asocio fondita en 1875 kadre de solena diservo. Sekreta konsilisto profesoro d-ro Adolph Wach, ekde 1897 prezidanto de la komitato por konstruado de la monumento, prezentis la solenan paroladon. La totalkostojn de 50.000 ormarkoj po duone tenis la urbo Lepsiko kaj privataj donacintoj, pro tio ankaŭ ĉefurbestro Carl Bruno Tröndlin starigis je la inaugurado la monumenton sub la protekton de la urbo.

Nun la monumento staras ĝuste antaŭ la Bach-vitralo de la Thomas-preĝejo, en 1895 verkita far munkena Karl de Bouché. La buntan vitralon, donacita far vidvino de la urbkonsilanto Simon memore al ŝia edzo mortinta en 1882, kiu origine troviĝis pli okcidente, la lepsika vitralopentristo Rolf Stokinger translokigis dum la restaŭrado okazanta en 1974 al sia nuna loko.[1]

PoŝtmarkojRedakti

Du germanaj poŝtmarkoj prezentas la novan Bach-monumenton. Printempe 1985 ĝi estis motivo de la 10-pfenigo-valoro kadre de la specialmarkoj de GDR, kiuj ĉiufoje aperis dum la foiro je Lepsiko. Krome Deutsche Post AG eldonis ĝin en la jaro 2004 kiel 0,40-€-valoro kadre de la serio Vidindaĵoj.

ReferencojRedakti

  1. Die Bau- und Kunstdenkmäler von Sachsen. Stadt Leipzig. Die Sakralbauten. Band 1, bearbeitet von Heinrich Magirius u. Hanna-Lore Fiedler, Deutscher Kunstverlag, München 1995, S. 250 f., ISBN 3-422-00568-4

LiteraturoRedakti

  • Markus Cottin et al.: Leipziger Denkmale. Hrsg. vom Leipziger Geschichtsverein e. V., Sax-Verlag, Beucha 1998, S. 120 f., ISBN 3-930076-71-3

Eksteraj ligilojRedakti