Nova Preĝejo (Delft)

La Nova Preĝejo (nederlande Nieuwe Kerk) staras ĉe la foirejo de Delft (Suda Holando) vidalvide de la urbodomo. Ĝi estas unu el la plej grandaj preĝejoj de Nederlando, la okcidenta turo estas per 109 metroj da alteco la dua plej alta de la lando. La Nova Preĝejo estas krom tio la maŭzoleo de la nederlanda reĝa dinastio; 45 anoj de la dinastio ĉi tie estas entombigitaj.

Nova Preĝejo
kristana preĝejo [+]

LandoNederlando

Koordinatoj52° 0′ 44″ N, 4° 21′ 37″ O (mapo)52.0121394.360194Koordinatoj: 52° 0′ 44″ N, 4° 21′ 37″ O (mapo)
Poŝtkodo2611GW [+]

Nova Preĝejo (Delft) (Sud-Holando)
Nova Preĝejo (Delft) (Sud-Holando)
DEC
Lokigo de Sud-Holando en Nederlando
Map
Nova Preĝejo

Vikimedia Komunejo:  Nieuwe Kerk (Delft) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Plano de la Nova Preĝejo

Konstruhistorio redakti

la preĝejo estis fondata en 1351 sub regeco de Albreĥto la 1-a de Bavarujo, duko de Straubing-Holando, kaj konsekrata al la patronaj sanktuloj Maria kaj Ursula de Kolonjo. Ĝi estis la dua paroĥopreĝejo de la urbo post la nun tiel nomata Malnova Preĝejo (Oude Kerk) kaj tial ricevis la nomon Nova preĝejo. Kadre de la reformacio la Nova Preĝejo transiris en 1572 al la Nederlanda Reformita Eklezio.

La unua preĝejo estis ligna provizora domo, ĉirkaŭ kiun oni pli malfrue konstruis ekde 1396 grandan malfrugotikan bazilikon. Post finkonstruo de la transversa navo la lignopreĝejo estis malkonstruata. Post finkonstruo de la okcidenta turo la 6-an de septembro 1496 post prezice cent jaroj la preĝejo estis preta.

La 3-an de majo 1536 fulmobato en la okcidentan turon kaŭzis brulegon, kiu ne nur grave difektis la preĝejon, sed ankaŭ neniigis partojn de la urbo. En 1872 ankaŭ la rekonstruita turpinto estis fulmdetruita. Poste ekestis la nuna, tre alta turpinto, per kiu la turo atingas altecon de 109 metroj. En Nederland nur la katedralo de Utreĥto havas pli altan turon. La 36 sonoriloj en la okcidenta turo devenas el la jaro 1660.

La interno de la preĝejo estas, kiel kutime en kalvinismaj preĝejoj, tre malpompa. La plej grandan parton de la ekipaĵo religiaj fanatikuloj detruis dum kontraŭbilda tumulto en 1566, la buntvitraj fenestroj dum la urba brulego de 1536, iliaj posteaĵoj dum la eksplodo de la pulvoturo de Delft la 12-an de oktobro 1654. La nuna tria generacio de fenestraj vitropentraĵoj devenas el la jaroj 1927 ĝis 1936.

Orgenkonstruisto Jonathan Bätz konstruis en 1839 la orgenon en Utreĥto. La instrumento havas 48 registrojn sur tri manualoj kaj pedalaro.[1]

Tombopreĝejo de la dinastio Oranje-Nassau redakti

La Nova Oreĝejo nur pro historia hazardo fariĝis tombopreĝejo de la oranja dinastio. Princo Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau, kapo de la nederlanda rezisto kontraŭ la hispanoj, restis nur mallonge en Delft, sed estis murdata la 10-an de julio 1584 en la tiea Princa Kortego. La tradician tombopreĝejon de la dinastio en Breda ankoraŭ tenis en okupo la hispanoj, pro kio oni entombigis la princon en Delft. Ĉar Vilhelmo validas kiel fondinto de la nederlanda ŝtato kaj la reĝoj ĝis nun devenas de li, la preĝejo de Delft restis reĝa entombigejo. La maŭzoleo de Vilhelmo troviĝas en la ĥorejo de la Nova Preĝejo, la restaj dinastianoj troviĝas en la kripto sub la ĥorejo. La plej lastaj entombigoj okazis en 2002 (kronprinco Claus) kaj 2004 (reĝino Juliana kaj princo Bernardo).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti