Nova urbodomo (Ostrava)

Nova urbodomo estas la plej konata konstruaĵo de Ostrava. Temas pri unuarespublika duala konstruaĵo kun belvedera turo. Oni konstruis ĝin en la jaroj 1925 ĝis 1930. Por gvidi la konstruadon estis komisiita tiam la juna komencanta arkitekto Karel Kotas. En la projekto krom aliaj partoprenis ankaŭ konata brna arkitekto Vladimír Fischer. La konstruaĵo kun sumaj kostoj 52 milionoj da kronoj estis solene malfermita la 28-an de oktobro 1930 omaĝe de ŝtatfesto de Ĉeĥoslovaka respubliko. Karel Frič skribis al tio: "Moravia Ostrava havis feliĉon, ke en la tempo, kiam oni decidis pri la konstruado de ties urbodomo, estis frunte de la administrado prudentaj viroj, kiuj konsciis, ke temas pri monumenta konstruaĵo, kiu ne devas servi kaj taŭgi nur en la plej proksima tempo, sed ĝi devas servi kaj servos ankaŭ en fora estonteco."

Nova urbodomo
urbodomo
Nova urbodomo en Ostrava
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Parto de Placo de Prokeš
Kvartalo Moravia Ostrava
Urba parto Moravia Ostrava kaj Přívoz
Tipo de konstruaĵo Urbodomo
Situo Nova urbodomo
 - koordinatoj 49° 50′ 30″ N 18° 17′ 30″ O / 49.84167 °N, 18.29167 °O / 49.84167; 18.29167 (mapo)
Alteco 85,6 m
Arkitektoj Karel Kotas, Vladimír Fischer
Materialo ŝtalo
Konstruata 1925-1930
 - malfermita 28-a de oktobro 1930
Por publiko publike alirebla
Sidejo Magistrato de urbo Ostrava
Uzo Diversspeca uzo: belvedera turo, kancelarioj, restoracioj
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
La urbodomo enkadre de Moraviasilezia regiono
La urbodomo enkadre de Moraviasilezia regiono
La urbodomo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Nová radnice (Ostrava)
Retpaĝo: www.ostrava.cz
Portalo pri Ostrava
Nova urbodomo en 1930 - jaro de finigo
Ronda ĉirkaŭveturigejo antaŭ Placo de Prokeš ĉe Nova urbodomo

Historio redakti

Pri la konstruado de la konstruaĵo, kiu anstataŭigos en multaj rilatoj netaŭgan Malnovan urbodomon, oni konsideris jam ekde la jaro 1912. La atentemon de la proponintoj katenis neplenkonstruita spaco ĉe rivero Ostravice, kie troviĝis ekskursa restoracio Nova pafekzercejo. Rilate al la konsiderata konstruado de polica direkcio, nacia banko, regiona juĝejo, direkcio de minejoj kaj alia konstruaĵoj estis okazota kreigo de nova komerce-administra centro de la urbo.

La 25-an de julio 1923 administra komisiono aprobis konstruprogramon kaj ekskribis konkurson por prilabori la projekton. En februaro de 1924 estis poste elektita venka projekto de arkitektoj František Kolář kaj Jan Rubý. Dum la norda parto estis destinita al regionaj oficejoj, la sudan parton devis okupi kancelarioj de la urbo. La unuaj ekfosoj estis pro la juĝaj interdisputoj faritaj nur en aprilo de 1925.

La unuaj proponoj kalkulis kun la ŝtonaj konstruaĵo kaj turo, kiu devis rememorigi palacon Signorio en Florenco. Ankaŭ la ostrava "palaco Signorio" devis ligi al la honoro kaj la memkonfido de la rapide evoluanta Ostrava, kiu gvidata de la unua ostrava urbestro Jan Prokeš diskreskis je ĉirkaŭaj municipoj kaj fariĝis vera grandurbo.

Pro malstabileco de subbazo (kio estas ĝenerale ostrava problemo), estis fine alpŝita al malpezigita ŝtala konstrukcio kun kupra tabuligo. La turo estas 87 metrojn alta. Sub la turo estas metita unika ripumita ferbetona tabulo, kiu subportas plej multe penigatajn partojn. La turo mem en la tempo de sia estiĝo pezis 155 tunojn kaj al Vítkovica mineja kaj metalurgia minado estis pagitaj 635 milojn da kronoj. Rapidlifto en la turo estis siatempe la plej alta en Ĉeĥoslovakio (51 m). La turhorloĝo pezas pli ol duontunon kaj ties cifermontrilo havas dimension 350 cm.

Dank' al la 85 m alta turo[1] la urbodomo fariĝis la plej alta urbodoma konstruaĵo en Ĉeĥa respubliko. Nova urbodomo estas samtempe la plej granda urbodoma komplekso en la respubliko. En la turo estas informejo kaj ebleco de observado el teraso en alteco 73 m.[2] La turo havas duspecan lum-ornamaĵon: edroj de la turo estas havigitaj per lumĉenoj kaj la turo mem estas desube lumigita per reflektoroj. En la dekstra alo de la konstruaĵo senĉese funkcias paternosterlifto, evidente lasta en Ostrava.

La internaj spacoj estas tegitaj per marmoro, mahagono kaj aliaj raraj lignoj. La konstruktigan fasadon ornamas portikuso kun ses duonrondaj kolonoj portantaj terason kun pilastroj. Kvar bronzaj statuoj altaj 3,2 m de Václav Mach simbolantaj kvar funkciojn de la urbo: minad-aferojn, komercon, sciencon kaj metalurgion. La urbodoma vestiblo estas uzata kiel ekspozicia galerio. Troviĝis ĉi tie ankaŭ busto de T. G. Masaryk, kies aŭtoro estas Josef Mařatka. Enkadre de riparoj de la centra Placo de Masaryk ĝi estis transŝovita sur la placon.

Placo de Prokeš kaj statuo de Ikaro redakti

La 1-an de julio 1999 estis sur la Placo de Prokeš antaŭ la urbodomo lokigita statuo de Ikaro de praga akademia skulptisto František Štork. Ĝi mezuras 3,5 metrojn kaj temas pri la tria plej granda bronza plastikaĵo en Ĉeĥio. La statuo pezas proksimume sep tunojn kaj ĝi staras sur granita publika fontano kun akvoŝprucilo. Laŭ gvidantaro de la urbo la statuo simbolas "kreskojn kaj falojn", tra kiuj Ostrava trairas. Kiam ĝi estis instalita, ĝi kaŭzis vicon da disputplenaj reagoj. Parto de ostravanoj ĝis hodiaŭ ne akceptas ĝin favore.

La Placo de Prokeš mem estis origine intencata kiel areo por konstruado de Monumento de Masaryk, sed kiu neniam realiĝis. Tial la spaco antaŭ la urbodomo sole pavimita, dum kio meze estis herba areo. En la jaroj 1945 ĝis 1948 ĉi tie staris la unua ĉeĥoslovaka tanko, kiu enveturis en Ostravon. Tiu estis poste alilokigita al Ponto de pioniroj kaj post eksplodo de gastubaro la 25-an de novembro 1976 la tanko estis alilokigita en Silezian Ostravon al Ponto de Miloš Sýkora. La placo kelkfoje ŝanĝis sian nomon:

Placo de Prokeš kun Nova urbodomo.

Fotogalerio redakti

Ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-04-30. Alirita 2009-07-23.
  2. Ostrava informeja servero - Arkitekturaj interesaĵoj. Arkivita el la originalo je 2007-02-09. Alirita 2009-07-23.

Eksteraj ligiloj redakti