Novapostola Kantaro

Sub la titolo Novapostola Kantaro (ger.: Neuapostolisches Gesangbuch) aperis en 1910 kaj 1925 respektive kantaro por la uzo en la Novapostola Eklezio en germanlingvaj ŝtatoj kaj regionoj. La eldono de 1925 estis en uzo ĝis pasko de 2005, kiam ĝin anstataŭis la Gesangbuch der Neuapostolischen Kirche.

La Novapostola Kantaro aperinta en 1910 estis posteaĵo de la Apostola Kantaro. Ĝi enhavas 645 kantojn. Dum kiam la Apostola Kantaro precipe entenis protestantajn ĥoralojn kaj rekristianigajn kantoj, en la eldono de 1910 aldoniĝis pli kaj pli misioneme luktemaj kantoj. La eldono aperinta en 1925 anstataŭis tiun de 1910. Ĝi enhavis 652 kantojn, el kiuj 396 estas tranprenaĵoj el la kantaro de 1910. Ĝi estas la bazo por multaj alilingvaj kantaroj de la Novapostola Eklezio.

Eksteraj ligiloj redakti