Novbopo

ĝenro de ĵazo

Novbopo estas stilo de ĵazo ekestinta sekve de la revena intereso pri bibopo kaj malmolbopo ekde la fino de la 1970-aj jaroj.[1] Por kelkaj aŭtoroj ankaŭ temas pri la evoluo el post(bi)bopo, kies ĉefa rolulo estis John Coltrane, kaj ke ĝi estas unu el la evoluaj vojoj de la ĝenro en la 1970-aj jaroj.[2] Ĝenerale la termino postbopo estas uzata por tiuj ĵazmuzikistoj, kiuj elirante de malmolbopo aŭ de bibopo estis influataj de la pioniroj de libera ĵazo, sen tamen necese adaptiĝi al unu el ĉi tiuj ĝenroj.

Publiko-intereso redakti

Ekkehard Jost priskribas la intereson de la publiko pri novbopo per tio, ke ĉi tiu aperis „post la tempoj de malcertigo fare de libera ĵazo kaj la jaroj de trostimulado per elektrika ĵazo“ kiel oazo de paco, de malstreĉiĝo, de certeco“; novbopo konvenis „tutevidente“ al ĉi tiu „konscia situacio kaj ... al la bezonoj rezultaj el ĝi“.[3] Novbopo baziĝis sur iaspeca bibopo-revivigo, kiun stampis decide la nova kvinopo de Dexter Gordon kaj ties disko Homecoming (1976), kiam Gordon post longa foresto unuafoje koncertis en Usono.

Formiĝo de novbopo redakti

En sia noveldono de la ĵazlibro el 1991 Joachim-Ernst Berendt kaj Günther Huesmann priskribas novbopon unuaflanke kiel pluevoluo de ĉefa fluo, kies grupoj formiĝis jam dudek jarojn antaŭe,[4]kaj aliaflanke kiel stilo de novformitaj ensembloj. La novbopa movado de la 1970-aj jaroj generis ankaŭ novajn grupojn kiel la kvinopon de la en 1989 mortinta Woody Shaw, kiu „ treege kontribuis al la interpaciĝo de bibopo unuaflanke kaj modala ĵazo aliaflanke“.[5]

Por la multaj influoj de la 1980-aj jaroj, kiujn Berendt/Huesmann nomis „grupoj de la klasikismo de bibopo“[6], la diversaj instrumentistaroj de Jazz Messengers de Blakey estis saltotabulo por la grupoj, kiuj stile rafinis kaj plilarĝigis la bibop-orientitan ludmanieron: la Wynton Marsalis Bando, la Branford Marsalis Kvaropo, la kvinopo Terence Blanchard/Donald Harrison, la bando de Mulgrew Miller kaj la ensemblo de trumpetisto Wallace Roney. Laŭ la aŭtoroj la celo de ĉi tiuj bandoj estis krei „ideojn de muzika kunigo“, la „solidarecon kaj komunikan densecon en grupo“. [7] Modelo je tio estis precipe por la kvinopo de la dua kvinopo de Miles Davis el la 1960-aj jaroj.

Post tio aperis pluaj bandoj kiel tiu de Nicholas Payton aŭ Joshua Redman. Egale ĉu je tio oni okupiĝas pri klasikaj biboptemoj aŭ ne, neniel temas pri simpla revivigo. Pli vere la ludo distingiĝas klare de tiu de la 1940-aj jaroj, ĉar harmoniaj atingaĵoj de la tempo ekde tiam (ekz. la modala ĵazimprovizado), novaj instrumentaj teknikoj (ekz. fendosonojtonfaskaj akordoj), sed ankaŭ la pli bona amplifado (kiu ebligas ekz. la uzon de flaĝoletotonoj aŭ de perkutaj efektoj) klare influas la strukturon kaj la evoluon de la pecoj. Aparta karakterizaĵo de novbopo estas la rektoĵaza ludo.[8]

Literaturo redakti

  • Joachim Ernst Berendt / Günther Huesmann Das Jazzbuch. Von New Orleans bis ins 21. Jahrhundert. Fischer, Frankfurto ĉ. M. 2005, ISBN 3-10-003802-9
  • Ian Carr, Digby Fairweather, Brian Priestly, Charles Alexander, Roger Bardon und Gracie Cole: The Rough Guide to Jazz. Rough Guides, 2004. ISBN 1843532565
  • Ekkehard Jost: Sozialgeschichte des Jazz in den USA. Pliampleksigita noveldono de 2001: Frankfurto 2003. ISBN 3-86150-472-3

Referencoj redakti

  1. Wicke kaj Ziegenrücker tekstis en la Handbuch der populären Musik (prilaborita kaj plivastigita noveldono, 2001, p. 354) pri novbopo: „... Ludmaniero de ĵazo ekestinta en la okdekaj jaroj en Usono, kiu esence baziĝas sur la bibopo de la kvardekaj jaroj, kiu estis remalkovrita de tuta generacio de junaj muzikistoj kaj ligata kun influoj el la nuntempa ĵazo. Ĉefaj reprezentantoj estas trumpetisto Wynton Marsalis (naskiĝinta en 1961), Terence Blanchard (naskiĝinta en 1962), Brian Lynch (naskiĝinta en 1972) kaj Roy Hargrove (naskiĝinta en 1970) same kiel la saksofonistoj Kenny Garrett (naskiĝinta en 1964), Bob Berg (naskiĝinta en 1951) kaj Courtney Pine (naskiĝinta en 1964).“
  2. Berendt: op.ref., p. 70
  3. Jost, Sozialgeschichte des Jazz, p. 282
  4. Ili nomas ensemblojn ĉirkaŭ la muzikistoj de bibopo kiel Art BlakeyDizzy Gillespie, kiuj priverkas la intertempe kolektitajn spertojn same kiel la bando de McCoy Tyner, la kvaropo de Phil Woods same kiel la ensemblo V.S.O.P. de Herbie Hancock kun Wayne Shorter, Freddie Hubbard, Ron Carter kaj Tony Williams. La aŭtoroj nomas aparte la bandon de Tyner „fortofonto por la tuta [ĵaz]mondeto“.- Berendt/Huesmann, p.547 f.
  5. Similan difino faras Carlo Bohländer en sia Reclams Jazzführer (2000) pri nuntempa bibopo (novbopo): „Ludmanieroj, kiuj utiligas al si sur la ritma kaj harmonia bazo de bibopo la sperton de la nuntempaj evoluoj en ĵazo.“
  6. Berendt/Huesmann, p.556..
  7. Cit. laŭ Berendt/Huesmann, p.557 f.
  8. Jost, Sozialgeschichte des Jazz, p. 284