Novembra ribelo

ribelo de poloj kontraŭ Rusio (1830–1831)

Novembra ribelo estis nacia pola ribelo kontraŭ Rusia Imperio. Ĝi komenciĝis la 29-an de novembro 1830 kaj finiĝis la 21-an de oktobro 1831. La ribelo okazis en teritorio de Pola Reĝlando, Litovio, Ĵemajtio kaj Volinio.

La batalo ĉe Stoczek, 1831, la pentraĵo de Jan Rosen
La batalo ĉe Grochów, la 25an de februaro 1831, la pentraĵo de Bogdan Pawłowicz
La batalo ĉe Ostrołęka, la 26an de majo 1831, la pentraĵo de Karol Malankiewicz
Granda pola venko ĉe Wawer, sur ka foto meto de la kaptitaj rusiaj standardoj post la batalo
La batalo apud Iganie
La batalo ĉe Mariampole
La batalo ĉe Rajgród, la atako de kavalerio de Poznano

Datreveno de la ribelo estas festata kiel Tago de Substandardisto. Post falo de la novembra ribelo imperiestro Nikolao la 1-a diris: Mi ne scias, ĉu estos iam ia Pollando, sed mi certas, ke ne estos jam poloj.

Papo Gregorio la 16-a kondamnis eksplodon de la ribelo kiel kontraŭstaro al "leĝa regopovo de la caro”.

Genezo redakti

Ĉefa kaŭzo de la eksplodo de la novembra ribelo estis ne respektado flanke de rusaj caroj decidojn de la konstitucio de Kongresa Pollando de 1815. Aleksandro la 1-a en 1819 aboliciis liberecon de gazetaro kaj enkondukis preventan cenzuron. En 1821 oni suspendis liberecon de kunvenoj kaj malpermesis agadon de framasonismo, en 1822 kondamnis Walerian Łukasiński, gvidanto de la Nacia Framasonismo. En 1823 rusoj rompis reton de sekretaj societoj. Nikolaj Novosilcov komencis persekutadon de la membroj de sekretaj societoj kaj junularo ligita al Universitato Vilno. En 1825 la caro likvidis malfermitecon de la parlamentaj kunsidoj.

Samtempe plifortiĝis persekutado de polaj sendependigaj organizaĵoj. En 1827 sekvis arestado de membroj de la Nacia Patriota Societo. Pola publika opinio perdis la lastajn iluziojn pri veraj intencoj de la caro Nikolao la 1-a. Ĝis nun oni ankoraŭ iluziiĝis ke Rusio plenumos devojn de la fina akto de la Viena kongreso, kie caro sin devigis aligi al la Kongresa Pollando provincojn forprenitajn dum la dispartigo de Pollando en 1772.

Julie kaj aŭguste 1830 eksplodis venkajn revoluciojn en Francio kaj Belgio, kiuj subfosis la sistemon de la Sankta Alianco.

La 17-an de oktobro la imperiestro ordonis mobilizon de la Pola Soldataro de Kongresa Pollando kaj Armeo de Rusa Imperio

La 21-an de oktobro pastro Franciszek Ksawery Drucki-Lubecki ricevis rekomendon prepari financojn de Kongresa Pollando kaze de la milito

La 24-an de novembro Nacia Kongres en Bruselo detronigis reĝon de Malaltaj Landoj proklamante faktan sendependecon de Belgio

La 28-an de novembro atingis Kongresan Pollandon sciigo pri falo de porrusa registaro de Britio de la duko de Wellington. Samtempe jam la 23-an de novembro membroj de la komploto de Piotr Wysocki estis avertitaj pri ilia dekonspiro kaj preparoj al arestoj. Oni opiniis, ke alvenis la konvena momento por fari la ribelon.

Ĉefkomandantoj redakti

Partoprenantoj redakti

Komdamnitaj al mortpuno pro partopreno en la ribelo redakti

Rusa Imperio mortkondamnis 26 personojn

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti